2011-05-06
Laŭ raporto farita de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo el Istanbulo en la 3-a de majo, la konsumado de akvo en la mondo kreskos je 40% en la venontaj du jardekoj, kaj oni devas radikale kaj pene klopodi por tiu ĉi postulo, deklaris marde la ĝenerala sekretario de la 5-a Monda Forumo pri Akvo okazinta en Istanbulo.
Oktay Tabasaran deklaris en sia prelego farita en la malfermo de la Monda Forumo pri Akvo, ke la konsumado de akvo en la mondo kreskos je 40% en la venontaj 20 jaroj, kaj atingos 6,9 mil miliardojn da kubmetroj jare, kompare kun 4,5 mil miliardoj da kubmetroj foruzitaj nuntempe, kaj la sumo de 200 miliardoj da usonaj dolaroj devas esti elspezitaj por tio ĉiujare.
Li eksplikis, ke la ciferoj metas al diversaj landoj urĝan postulon, nome fari efikan kunlaboron kun la celo solvi la problemojn rilatajn al akvo.
50 el 188 landoj spertas gravajn problemojn kaŭzitajn de akvo, ili ne povas provizi trinkeblan akvon nek liveri akvon por irigacio pro senzorga kaj neefika uzado de akvo, laŭ Ismaïl Ugur, ĝenerala direktoro de la Tuniza Nacia Aŭtoritato pri Pumpado.
Ekmeleddin Ihsanoglu, estro de la Organizaĵo de la islama konferenco, deklaris, ke garantii fidindan alirejon por akvo estas ŝlosila por akceli la pacon kaj la sekurecon en Mez-Oriento, kie multaj landoj suferas de serioza manko de trinkebla akvo.
Charity Ngilu, ministro pri akvo kaj pri irigacio de Kenjo, emfazis de sia flanko la gravecon de akvo por akceli la pacon, precipe en la regionoj, kie akvo estas relative malmulta.
(el http://french.news.cn/environnement)
Redaktoro: Wang Lihua
|