2011-05-06 de Chen Haining
 La Ruĝa Armeo trapasis Dadu-riveron |
|
 Vizitantoj fotis sur Luding-ponto. |
|
 Turistoj sur Luding-ponto |
|
 Luding-ponto kaj Dadu-rivero |
Estas la 90-jariĝo de la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉe Luding-ponto de Sichuan provinco popularas ruĝa turismo. Lastatempe pli ol mil turistoj vizitis la ponton memore al la historia revolucio de la Ruĝa Armeo, kiam ili batalis por kapti Luding-ponton.
La ponto finkonstruiĝis en la jaro 1706 kun longo de 103. 67 metroj kaj larĝo de 3 metroj. Ĝi estas protektata kultura restaĵo de Ĉinio. En la 25-a de marto, 1935, okazis ĉi tie la unua batalo de la Ruĝa Armeo en la Longa Marŝo. Kvankam malamikoj forigis multajn tabulojn sur la ponto kaj blokis ĝin, tamen 22 bravaj militistoj de la Ruĝa Armeo spite de hajlo de malamikaj kugloj kaj fajro sukcese trapasis Dadu-riveron, la riveron sub Luding-ponto.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong
|