Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉefflegistino Wang Wenzhen (I)
2011-05-06

de CHEN JINSONG

 

    Eĉ nun, kiam ŝi rememoras la momenton ricevi Nightingale-premion, la plej altan honoron por ĉiuj flegistoj, Wang Wenzhen ankoraŭ ne povas elteni larmojn de emociiĝo, ĉar ĝi estas la plej valora rekompenco por ŝi, kiu laboris pli ol 30 jarojn kiel flegistino.

 

 
Hu Jintao donas medalon al Wang Wenzhen

 

    La 27an de oktobro 2009 okazis la malfermo de la 9a tutlanda kongreso de la Ĉina Societo de Ruĝa Kruco, kaj Hu Jintao, ĉina prezidanto kaj honora prezidanto de la Ĉina Societo de Ruĝa Kruco, atribuis medalojn al la ses ĉinaj laŭreatoj de la 42a Nightingale-premio, inter kiuj estis Wang Wenzhen, ĉefflegistino de la ĝenerala hospitalo sub la mararmeo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo.

 

    122 tagoj dum la batalo kontraŭ sarso

 

    En la jaro 2003 furiozis la epidemio sarso. Dum la batalo kontraŭ sarso la ĝenerala hospitalo de la mararmeo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo estis unu el la hospitaloj kiuj plej frue akceptis sarso-malsanulojn. Tiam Wang Wenzhen, ĉefflegistino de la akceptejo por urĝaj malsanoj, la unua petis flegi la pacientojn: "Mi estas membro de la Komunista Partio de Ĉinio kaj volas esti pioniro en la batalo kontraŭ sarso!"

 

    Iutage la hospitalo ricevis seriozan sarso-infektiton. Izolita, ŝi ne volis akcepti kuracon kaj deziris sin mortigi. Pacienca Wang atenteme prizorgis ŝin kaj babilis kun ŝi pri ĉiutagaj aferoj malgraŭ ŝia plendemo. Kiam ŝi resaniĝis kaj elhospitaliĝis, ŝi diris al Wang en ŝirma vesto: "Sinjorino, mi ne povas rekoni vin, ĉar vi portas ŝirman veston, tamen via voĉo estas bone konata. Se ni renkontiĝos surstrate, vi nepre voku min."

 

 
Flegado

 

    Kuraci sarso-pacientojn estas malfacile por flegistinoj kaj kuracistoj kun dikaj ŝirmaj vestoj, ĉar tio postulas fizikan forton kaj estas tre danĝera. Laŭ la regularo de la hospitalo, flegistoj povis alterne ripozi, tamen Wang trifoje rezignis ripozon. Ŝi diris: "Mi neniel forlasos la postenon, escepte se mi malsaniĝos." Fine Wang deĵoris 122 tagojn sur sia posteno.

 

    La 12an de majo 2008 okazis forta tertremo en Wenchuan. Wang refoje petis aliĝi al la medicina taĉmento al lokoj trafitaj de la tertremo. En la sekva tago post la tertremo ŝi troviĝis en Mianyang kaj eklaboris. Inter pli ol mil vunditoj, multaj bezonis operacion. Wang kaj ŝiaj kolegoj portis 19 plej severajn vunditojn al operacio-ĉambro de la 1-a etaĝo ĝis la 6-a etaĝo pro la halto de lifto. Dum operacioj, Wang kaj la kolegoj sin klinis por ŝirmi la vunditojn kontraŭ falaĵoj, kiam okazis postskuo.

 

    En majo 2009 Wang estis taskita al la hospital-ŝipo Paca Ŝipo por ekzamena trejniĝo. Venkinte malfacilojn de surŝipa kapturno, vomado kaj doloro je kruraj artikoj, ŝi gvidis la flegistan grupon trakti pli ol 300 "vunditojn" kaj kolekti datenojn. Post la 16-taga batalo kontraŭ ondoj kaj vento, Wang sukcese plenumis sian taskon sur la plej granda hospital-ŝipo de Ĉinio. Pro la intensa laboro ŝi malpeziĝis je 5 kilogramoj.

 

 
Wang Wenzhen (dekstra) survoje al loko trafita de tertremo
 
 
Wang Wenzhen en hospital-ŝipo

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng