Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉefflegistino Wang Wenzhen (II)
2011-05-06

de CHEN JINSONG

 

    Suĉi mukaĵojn por aidoso-malsanulo

 


Wang Wenzhen portanta medalon  

 

    Septembre de 1978 Wang Wenzhen sukcese trapasis eniran ekzamenon de la Flegistina Lernejo de la Ĝenerala Hospitalo por Mararmeanoj post displomiĝo el la Kvina Mezlernejo de Tanggu en Tianjin. Diplomiĝinte en junio de 1981 ŝi estis sendita al la sekcio de interna medicino pri digestado de la hospitalo. Tiam ŝi faris decidon preni malsanulojn kiel siajn parencojn kaj prizorgi ilin por ĉiam.

 

    En 1986 Wang Wenzhen estis sendita al sekcio por urĝaj malsanuloj. Pro pezaj flegotaskoj kaj alta danĝero de la sekcio multaj flegistinoj transposteniĝis ĉiumaniere post laboro de 1-2 jaroj. Tamen Wang Wenzhen laboris tie jam 22 jarojn. Ĉiutage ŝi kontaktiĝas kun diversaj malsanuloj, kiaj ebriuloj, vagistoj, kamparano-laboristoj, homoj, kiuj petas aǔdiencon ĉe la pli altaj aǔtoritatoj por helpo, homoj sen mono aǔ sen akompano ktp. En ŝia koro estas normo: Ĉiu malsanulo estas mia parenco.

 

    Iu-tage pli ol 20-jara aidoso-malsanulo saltis de domego por fini sian vivon. Kiam li estis sendita en hospitalon, li troviĝis en komata stato kaj lia vivo estis en granda danĝero. En lia spira kanalo estis multe da sekreciaĵoj. Kiam Wang Wenzhen suĉis mukaĵojn por li, neatendite lia vomaĵoj ŝprucis sur ŝian vizaĝon. Por savi lian vivon ŝi ne havis tempon por viŝi la vomaĵojn kaj daǔre faris suĉadon. Post urĝa traktado la malsanulo rekonsciiĝis. Wang Wenzhen memvole prenis sur sin la laboron flegi lin. En la sekvaj pli ol 20 tagoj dum lia restado en la observa ĉambro ŝi rigardis lin kiel sian fraton, helpis lin en lavo de kapo kaj vizaĝo, tondo de ungoj, razo de barbo kaj lavo de vestoj, kaj babilis kun li. Tio sentigis al li varmon de familio. Amputiĝinte li ne povas regule ekskrementi. Por malpezigi lian doloron Wang Wenzhen elgratis fekaĵon el lia anuso per mano kun ganto. Elhospitaliĝante, la malsanulo plore diris al Wang Wenzhen: “Post mia sufero de aidoso, multaj parencoj kaj amikoj intencas malintimiĝi kun mi, tamen vi flegis min kiel mia fratino, mi tre volas prenis vin kiel mian fratinon.”

 

    Wang Wenzhen ĉiam konvertas junulojn kun malbonaj kutimoj per sia sincera sento. En iu periodo juna narkotisto ofte vizitis la hospitalon pro infektiĝo kaj puso de maldekstra gambo. Kuracante, Wang Wenzhen kaj aliaj kuracistoj ĉiam pacience konigis al li malutilon de narkotaĵo al personoj, familioj kaj socio, kaj senlace kaj sincere konsilis lin dekutimiĝi je narkotismo. Iuvespere la junulo estis elpelita de sia familiano el domo. Kiam li senespere venis al la hospitalo, deĵoranta Wang Wenzhen kaj konsolis lin kaj por li purigis la vundon kaj renovigis pansaĵojn. Informiĝinte, ke li ankoraǔ ne vespermanĝis, ŝi aĉetis por li ĝjaŭziojn. Tio ĉi tre emociis la junulon. Li diris: “Pli aĝa fratino Wenzhen, vi vere tre amzorgas min. Mi decidas abstini de malbonaj kutimoj por reagi al vi pro via bonfaro.”

 

 
Wang Wenzhen (dekstre) kaj malsanulo Luosang Ouzhu el Xigaze de Tibeto

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng