Inaǔguriĝis en Oslo Fotoekspozicio pri Rekonstruado de Wenchuan post Tertremo
2011-05-09
La 8-an de majo inaǔguriĝis en la Ĉinlingva Lernejo de Norvegio en Oslo, ĉefurbo de Norvegio, "Fotoekspozicio pri Rekonstruado de Wenchuan post Tertremo". Ĝi estas kune aranĝita de la Amika Asocio de Ĉinoj en Norvegio, la Ĉinlingva Lernejo de Norvegio kaj la Filio en Oslo de la novaĵagentejo Xinhua. La fotoj montras al vizitantoj la teruran tertremon, kiu okazis en la 12-a de majo 2008 en Wenchuan, kaj la rekonstruadon de Wenchuan post la tertremo.