2011-05-09
Ĉinio planas fari eksperimentojn pri la enketo de granda pando en junio en Natura Rezervejo Wanglang, kiu signifas, ke la 4-a tutlanda enketo de grandaj pandoj oficiale komenciĝos. La enketo estas censo pri la kvanto de grandaj pandoj en Ĉinio. Laŭ la rezulto de la tria enketo, estas 1596 grandaj pandoj en la tuta lando, kaj la populacio de kiuj en Sichuan-provinco estas 1206. Ekzistas en Natura Rezervejo Wanglang kaj ĝiaj najbaraj regionoj pli ol 230 grandaj pandoj, la kvanto de kiuj estas la plej granda en Ĉinio.
Redaktoro: Zhang Xiaotong
|