Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Ji Hongchang en la okuloj de lia filino: "Mi fieras esti ĉino!"
2011-05-09

de ZHOU RUNJIAN

 

 
Ji Hongchang
 

Memora Halo de Generalo Ji Hongchang ekfunkciis en 2009. 
 

Ji Ruizhi parolas en la malferma ceremonio de la Memora Halo de Generalo Ji Hongchang. 

 

    En kvieta plansetlejo ĉe lago najbare de la Tianjin-a Sporthalo, mi havis renkontiĝon en la 3-a de marto, 2011, kun Ji Ruizhi, ununura filino de Ji Hongchang, kompartiano kaj fama kontraŭjapana generalo. Ji Ruizhi funkcias kiel vicprezidanto de la instituto pri Yanhuang-kulturo de Ĉinio kaj ĈPPIK-membro de la urbo Tianjin. Rememorante la vivon de sia patro mallongan kaj eternan, ŝi diris tiele: "Mi fieras esti ĉino!".

 

    Pro malsano ĉe la gamboj kaj ĉe la talio, 79-jara Ji Ruizhi ofte vizitas hospitalon. Kvankam malsana, tamen la maljunulino fariĝis emocia, parolante pri sia patro. Ŝi diris: "Mia patrino diris al mi, ke en mia infaneco mia patro ofte min metis sur la tablon por ke mi ripetu liajn frazojn -- mi estas ĉino kaj ne subiĝu kiel sklavo sen patrujo."

 

    Post la evento "9.18" en 1931 (politika kaj milita konflikto okazinta en nordorienta Ĉinio), Ji Hongchang estis sendita al Usono por "esploro", pro tio, ke li ne volis fari enlandan militon por Jiang Jieshi. Kiam li sendis pakaĵon en poŝtoficejo, ties laboranto demandis lin, de kiu lando li estas, kaj li laŭtvoĉe respondis: "Mi estas ĉino!" Je tio liaj sekvantoj plendis kontraŭ li kaj diris al li, ke li devas sin pretendi esti japano por akiri ĝentilan akcepton. Ji Hongchang kolere diris: "Vi hontas esti ĉino, sed mi fieras esti ĉino!" Por ke aliaj sciu, ke li estas ĉino, Ji Hongchang pendis sur la brusto tabuleton, sur kiu legiĝas la vortoj "Mi estas ĉono".

 

    "Jen mia patro. Lia ago montris fierecon de la ĉina nacio!" Ji Ruizhi diris kun granda fiero.

 

    Maje de 1933, Ji Hongchang kune kun Feng Yuxiang kaj Fang Zhen fondis en Zhangjiakou la Chahar-popolajn Kontrŭjapanajn Aliancitajn Fortojn, kaj persone gvidis la marŝadon al nordo por repreni la perditan teron oriente de Chahar. Kien ajn liaj fortoj alvenis, la malamikaj trupoj estis disvenkitaj. Dum la batalo en Duolun, Ji Hongchang brave batalis svingante la sabron, kaj gvidis siajn fortojn obstine batali 5 tagojn kaj 5 noktojn kaj reprenis Duolun perditan 72 tagojn. "Tio estas la unua reprenita loko okupita de japanaj agresantoj al Ĉinio," diris Ji Ruizhi kun fiereco.

 

    "La 24-a de novembro, 1934, estis la tago, en kiu mia patro heroe mortis," diris Ji Ruizhi, "Sur la ekzekutejo mia patro ekzaltite skribis la jenajn vortojn: 'Mi hontas hodiaŭ pro tio, ke mi ne povas morti por kontraŭjapana milito; la lando jam pereis, kaj por kio mi bedaŭras mian vivon.' Tiuj kortuŝaj vortoj bone montras la patriotecon kaj nacian spiriton de mia patro." Je tio la maljunulino havis larmojn plenajn en la okuloj.

 

    Ŝi perdis sian patron en la aĝo de 3 jaroj, kiuj por ŝi estas mallonga tempo el longa vivo de la homo. "Ekde kiam mi iom komprenis, mia patrino ofte rakontis al mi pri mia patro kaj pri lia patrioteco. Dank' al mil-foja rakontado de la patrino, la figuro de mia patro fariĝis pli kaj pli klara en mia kapo," diris Ji Ruizhi kun profunda sentimento, "Por mi la patro neniam forlasis min en la vera senco."

 

    Por diskonigi la heroajn farojn de mia patro al pli da homoj, precipe por patriota edukado al geknaboj, Ji Ruizhi servas por la tianjin-a teamo "Zorgi pri la nova generacio". Dum dekoj da jaroj ŝi persiste rakontas heroaĵojn de la martiro, disvastigante patriotistan spiriton, kaj donacis al elementaj kaj mezaj lernejoj de Tianjin la de ŝi verkitajn "Biografion de Ji Hongchang" kaj aliajn librojn.

 

    "Mi rakontas al la infanoj pri mia patro kaj pri patriotistaj rakontoj, por ke la nova generacio konu la historion, proksimiĝu al herooj, starigu grandan idealon kaj fidelan koncepton," ĝoje diris Ji Ruizhi.

 

    Ji Ruizhi havas unu filon kaj du filinojn. Ŝia juna filino Zheng Ji'an ĉiam akompanas ŝin dum ŝia agado, ĉar ŝi havas iom da malfaciloj en la movado pro oldeco de la aĝo.

 

    "Kvankam mia (patrinflanka) avo ne lasis al ni abundon da riĉaĵoj, sed liaj nobla patrioteco kaj gloraj heroaĵoj estas granda fortuno por ni, liaj posteuloj. Mi kaj mia patrino, profitante de tiu ĉi fortuno, igos pli da homoj ami la patrolandon kaj igos pli da homoj iĝi kiel mia (patrinflanka) avo -- Mi fieras esti ĉino!" Zheng Ji'an diris al mi kun fiermeco.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng