2011-05-09
La 8an de majo, senpilota helikoptero, la plej granda de tiu speco en Ĉinio, sukcesis en sia unua provflugo en la urbo Weifang, Shandong-provinco, orienta Ĉinio.
La mezgranda helikoptero, kun la maksimuma ekfluga pezo de 757 kilogramoj, suprenflugis de la flugprova centro en Weifang kaj ŝvebis dek minutojn. Ĝi plenumis kelkajn manovrojn antaŭ sia stabila alteriĝo.
La helikoptero de la modelo-numbro V750 kun la ŝarĝkapablo de pli ol 80 kilogramoj povas atingi alton de 3000 metroj. Ĝi povas flugi 161 kilometrojn maksimume en ĉiu horo kaj krozi dum pli ol kvar horoj. La aviadilo povas flugi sub la homa regado ene de la distanco de pli ol 150 kilometroj aŭ aŭtomate laŭ la programoj.
Krome, ĝi povas esti uzata por observo, serĉo kaj savo, kaj scienca esploro por militaj kaj civilaj celoj.
(Redaktoro: Liu Zijia)
|