Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio: ellasi akvon el la akvokonservejo de la Tri Gorĝoj al la rivero Yangzi por mildigi la trosekecon
2011-05-10

 

    Akvokonservejo de la Tri Gorĝoj sur la rivero Yangzi, la plej granda akvokonservejo en la mondo, plenumos akvo-ellason en la venontaj tri tagoj por lukti kontraŭ la trosekeco, kiu plagas la provincon Hubei kaj sudajn provincojn de Ĉinio ekde februaro.

 

    La elfluokvanto de tiu ĉi akvo-ellaso atingos 7 mil kubmetrojn sekunde, t. e. pli ol 1.5 mil kubmetroj kompare kun tiu de la alirejo, prezentis Wang Hai, respondeculo de la buroo de la konstruo kaj administracio de la akvokonservejo de la Tri Gorĝoj sur la rivero Yangzi.

 

    La decido estis farita sabate de la centro de kontrolado pri inundoj kaj lukto kontraŭ la trosekeco ĉe la rivero Yangzi kaj en la socio Ĉina Korporacio Tri Gorĝoj kun la celo mildigi la trosekecon kaj fari la riveran transportadon normala sur Yangzi, la plej longa rivero de Ĉinio.

 

    La provinco Hubei, kie troviĝas la baraĵo de la Tri Gorĝoj sur la rivero Yangzi, suferas de la trosekeco la plej serioza en la pasintaj 50 jaroj. La trosekeco plagis ankaŭ aliajn provincojn en la malsupra baseno de la rivero Yangzi, kiaj Jiangxi kaj Hunan, ĉefaj regionoj de greno-produktado.

 

    Tio estas la dua urĝa akvo-ellaso de post la lanĉo de la baraĵo al la servo en 2006. La unua akvo-ellaso okazis en decembro de 2009 por certigi la trafikan servon sur la lagoj Dongting kaj Poyang, kiuj situas en meza kaj malsupra basenoj de la rivero Yangzi.

 

(el http://french.news.cn/environnement)

Redaktoro: Wang Lihua

 

   

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng