2011-05-10
 Gilani faras parolon
|
La 8-an de majo okazis en Islamabado akcepta kunveno por celebri 60-jariĝon de la fondiĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Pakistano kaj la amikan jaron de la du landoj. Pakistana ĉefministro Yousuf Raza Gillani ĉeestis la aktivadon kaj faris parolon. Li diris, ke Pakistano rigardas Ĉinion kiel bonan kaj fidindan amikon. Dum la 60 jaroj de la fondiĝo de la diplomatiaj rilatoj, la du landoj jam fondis specialan amikecon kun reciproka respekto kaj alta konfido, kontribuinte al monda paco kaj stabileco. Li esperas viziti Ĉinion en la proksima estonteco por plibonigi la rilatojn inter Pakinstano kaj Ĉinio. Gilani ankaŭ alte taksis rapidan disvolviĝon de Ĉinio, kaj Pakistano tre volontas lerni sukcesajn spertojn de Ĉinio. Kredeble, ke per komuna penado, Pakinstano kaj Ĉinio povas antaŭenpuŝi la strategiajn rilatojn inter la du landoj al pli alta ŝtupo.
Redaktoro: Zhang Xiaotong
|