2011-05-10
 La roboto faldas la mantukon en la Internacia Konferenco pri Robotoj kaj Aǔtomatigo de IEEI, 2011 |
La 9-an de majo inaǔguriĝis en Ŝanhajo la Internacia Konferenco pri Robotoj kaj Aǔtomatigo de Institucio de Elektraj kaj Elektronaj Inĝenieroj (IEEI), kio markis la unuan fojon, ke tia konferenco organizita de IEEI okazis sur la ĉeftero de Ĉinio de post 1984, kiam la unua sesio de konferenco estis organizita en Atlanta. Ĉijare la temo de la konferenco estas "Robotoj plibonigas la vivon". Oni antaǔvidas, ke la nombro de vizitantoj superos 1700.
Redaktoro: Chen Ji
|