Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Sukcesoj en Grezijono
2011-05-11


K. Kováts, F. Lo Jacomo kun la gastobservanto Renée Triolle ekzamenas la hispanan kandidaton Amador Angel GARCIAS SANTOS
(Foto de Gabriel Quéré)

 

    Inter la 6a kaj la 9a de majo okazis la 19a sesio de la KER-ekzamenoj, ĉi-foje denove en Francio. La unusemajnaj preparsesioj gviditaj de Stefan MacGill (prezidanto de ILEI) kaj Christophe Chazarein (Tuluzo) en Grezijono glore fermis la ekzamensesion, al kiu vojaĝis al la kastelo ankaŭ kelkaj, kiuj ne partoprenis la kursojn mem sed venis nur por la ekzameno.

 

    Ekzameniĝis 32 kandidatoj: 9 je nivelo C1, 11 je nivelo B2 kaj 12 je nivelo B1.

 

    Krom la 27 francoj ekzameniĝis du kandidatoj el Rusio, po unu el Hungario, Hispanio kaj Germanio. La francaj kandidatoj je niveloj B2 kaj C1 laŭ la nova decido de UFE, jam povis profiti de la financa subteno de la asocio.

 

    La ekzamensesion gvidis Katalin KOVÁTS, kunekzamenis François LO JACOMO kaj Stefan MacGILL, kiu mem proprahaŭte elprovis la ekzamentaskojn kaj kune kun alia konata esperantisto, Renée TRIOLLE, tre verŝajne baldaŭ akiros sian KER-diplomon.

 

    Laŭ la plej freŝa statistiko ĝis nun 364 kandidatoj el 39 landoj submetiĝis al la ekzamenado. Francio signife firmigis sian gvidan rolon antaŭ Brazilo, sed al la nova reta aliĝilo de la KER-ekzamenoj diligente alvenas pli kaj pli da novaj aliĝoj al la baldaŭaj ekzamensesioj, inter ili ankaŭ al la du sesioj en Brazilo.

 

    Vidu en la ekzamenkalendaro kie estos la sekvaj ekzamenoj.

 

(El edukado.net)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng