Inaŭguriĝis en Xi'an la 9-a Rondtabla Kunveno de Ĉinio kaj ESK sub EU
2011-05-11
La 9-an de majo inaŭguriĝis en Xi'an de Ĉinio la 9-a Rondtabla Kunveno inter la Ĉina Ekonomi-Socia Konsilio kaj la Ekonomi-Socia Komitato sub la Eŭropa Unio.
En la 3-taga kunveno, la duflankaj reprezentantoj respektive konigas la Dekduan Kvin-jaran Planon de Ĉinio kaj la eŭropan strategion de 2020, kaj diskutas pri regiona disvolviĝo, daǔrigebla disvolviĝo de verda ekonomio, kaj protekto de kulturaj heredaĵoj.