2011-05-11
 Zhang Yue, prezidanto de la kompanio Yuanda |
La 10-an de majo la Media Programo de la Unuiĝintaj Nacioj publikigis en Novjorko la nomliston de premiitoj de "Ĉampiono de la Tero", 2011. 5 homoj inkluzive de Zhang Yue, prezidanto de la ĉina komapnio Yuanda, kaj Calderon, prezidento de Meksikio, respektive ricevis diversajn premiojn pro ilia kontribuo al globa verdigo.
La premio "Ĉampiono de la Tero" fondiĝis en 2004 kaj estas la plej alta premio por honori tiujn elstarajn homojn kaj organizojn en la tuta mondo kontribuantajn al mediprotektado. Ĉijare la premiitoj estas pioniroj kaj kreintoj de mediprotektado el diversaj landoj kaj regionoj en la tuta mondo.
Redaktoro: Zhang Xiaotong
|