Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Grundtvig-projekto: vizito al Pollando
2011-05-11

    Zsófia Kóródy kaj helpantoj de la Interkultura Centro Herzberg partoprenis en la Tutpollanda Esperanto-Kongreso (TEK) en Nowy Sacz. Zsófia kontribuis al la programo per 3 prelegoj (pri internaciaj projektoj, ILEI-agado, UEA/ITK KER-ekzamenoj) kaj vizitis bazlernejon, kie Esperanto estas instruata. Dum TEK okazis ankaŭ la lasta kunveno por la partoprenantoj de la 3-landa Grundtvig-projekto: La plej rekta vojo al aktivigo de la popolo 55+ pere de speciala eduka programo. La slovakaj, germanaj kaj polaj projektpartneroj kune spertiĝis en la bone organizita kongreso, ĝuis la tre varian fakan kaj kulturan programon kaj partoprenis en la spektakla demonstracio sur la ĉefplaco de la urbo.

 

(el Esperanto-urbo)

Redaktoro: Wang Lihua

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng