2011-05-11 Longtempe atendita pekino-ŝanhaja grandrapida fervojo komencis la unu-monatan provfunkcion merkrede antaŭ la oficiala lanĉo en la malfrua junio, diris fervoja oficisto.
La fervoja ministerio decidis, ke la rapidegaj trajnoj inter la du grandegaj urboj havos ekstran halton. Ili haltos en Nankino, ĉefurbo de la provinco Jiangsu.
La fervoja vojaĝo inter Pekino kaj Ŝanhajo bezonos ĉirkaŭ kvin horojn, malgraŭ tio, ke la fervoja ministro diris plifrue, ke la maksimuma rapideco estis reduktita de 350 km ĉiuhore ĝis 300 km hore.
Wang Yongping, proparolanto de la fervoja ministerio, diris lunde, ke la decido malaltigi la rapidecon celas garantii la sekurecon kaj redukti la koston por mallevi la bileto-prezon.
(Redaktoro: Liu Zijia)
|