2011-05-11
Vespere de la 10-a de majo laŭ vaŝingtona tempo, fermiĝis la 3-a Ĉina-Usona Strategia kaj Ekonomia Dialogo en Vaŝingtono, ĉefurbo de Usono.
Ĉina vicĉefministro Wang Qishan elmontris en la gazetara konferenco, ke tiu ĉi dialogo sukcesis, kaj Usono promesis moderigi la eksportadan limigon de altaj teknologiaj produktaĵoj al Ĉinio, rapide kaj tutflanke agnoski la pozicion de merkata ekonomio de Ĉinio per kunlabora maniero far la Komercada Komuna Komitato de Ĉinio kaj Usono.
Aliaj fruktoj akiritaj de la dialogo estas: la du flankoj konsentis fortigi kunlaboron en la kampoj de fervojo, elektroenergia reto, pluraj fueloj, verda ekonomio kaj scienc-teknologia iniciato, grandigi interkomunikadon kaj kunlaboron de lokaj registaroj kaj entreprenoj de la du landoj.
(Redaktoro: Li Jianhua)
|