La 8an de majo ŝteliĝis sep kuriozaĵoj eksponitaj en la Muzeo de Malpermesita Urbo de Pekino. Ili apartenas al la muzeo Liangyi en Hongkong. Laŭ la kuratoro de la hongkonga muzeo Wang Xiahong, la perditaĵoj estis okcidentstila tualetkesto kaj aliaj kuriozaĵoj kun la valoro de dek milionoj da juanoj. Nun la pekina polico enketas pri la ŝtelo.