Oktobre okazos la 5-a jarkunveno de ĉinaj E-komercistoj sub IKEF
2011-05-12
En la 29-a kaj la 30-a de oktobro, 2011, okazos la 5-a jarkunveno de ĉinaj E-komercistoj sub la Internaica Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF) en Hangzhou, ĉefurbo de la provinco Zhejiang en orienta Ĉinio.
La temo de la jarkunveno estas "Kulturi bezonan merkaton de Esperanto por akceli enoficiĝon de E-lernantoj". Laŭ koncerna aranĝo, oni devas sendi informon pri la ĉeestontaj entreprenoj antaŭ la 9-a de septembro de 2011.