2011-05-12
 Chen Yantang, fakulo de la Henan-a Administracio de Kulturaj Heredaĵoj, en la inaǔgura ceremonio de la ekspozicio |
|
 Amatoro de la ĉina lingvo lernas ĉinajn ideografiaĵojn. |
La 10-an de majo inaǔguriĝis en la agentejo de UN en Vieno, Aǔstrio, la Ekspozicio pri Ĉinaj Ideografiaĵoj. La ekspozicio estas iniciatata de la Ĉina Ŝtata Administracio de Kulturaj Heredaĵoj, ĉina konstanta misio en UN kaj aliaj internaciaj organizoj en Vieno, kaj gastigata de la Henan-a Administracio de Kulturaj Heredaĵoj kaj la Aǔstri-Ĉina Asocio por Interŝanĝo de Kulturoj.
La tri-semajna ekspozicio celas profundigi konojn pri la ĉina lingvo, unu el la 6 oficialaj lingvoj de UN, kaj pri la kulturo kaj historio de Ĉinio per montrado de deveno kaj evoluo de la ĉinaj ideografiaĵoj.
Redaktoro: Niu Xueqin
|