Ĉina Popola Banko refoje levos proporcion de rezervo
2011-05-13
En vespero de la 12-a de majo, la Ĉina Popola Banko anoncis, ke ekde la 18-a de majo leviĝos je 0.5% la proporcio de rezervo el deponita mono por deponaj financaj institucioj.
Tiu ĉi estas la 5-foja leviĝo de la proporcio de rezervo el deponita mono, kaj post tiu, la proporcio de grandaj financaj institucioj estos 21%, kaj tiu de la mezgrandaj kaj malgrandaj financaj institucioj 17.5%, kiuj estas la plej grandaj en la historio.