2011-05-13
Posttagmeze de la 12-a de majo okazis la 4-a kunveno de Pekina Asocio de Interretaj Amaskomunikiloj por retrorigardi pozitivajn rolojn luditajn de interretaj amaskomunikiloj en Pekino por helpi rekonstruadon de la plagita regiono de la tertremo en Sichuan. Oni proponis nomi la 12-an de majo "socia respondeca tago" de interreto. La kunveno emfazis, ke amaskomunikiloj devas respondeci por la socio kaj ludi pozitivan rolon en stabileco kaj disvolviĝo de la socio. Respondeco estas komuna postulo de la tuta mondo kaj ankaŭ principo de amaskomunikila kampo.
Redaktoro: Zhang Xiaotong
|