2011-05-13 de CHEN JINSONG
Mondonaco al postvivinto de tertremo
En oktobro 2009 Wang Wenzhen donacis 20 mil juanojn, sumon de Nightingale-premio, al Qiu Yao, elementa lernejano de Beichuan, kiu perdis la dekstran gambon pro la fortega tertremo en Wenchuan. Ŝi ankaŭ venigis la knabon al Pekino kaj akompanis lin viziti Tian'anmen-placon kaj la Birdan Neston. Ŝiaj kolegoj scias, ke Wenzhen vivas simplan vivon. Ŝia hejmo estas malproksima de la hospitalo, kie ŝi laboras, tamen ĉiutage lacega ŝi ofte prenas buson anstataŭ pli komfortan taksion por ŝpari monon.
 Wang Wenzhen flegas malsanulon. |
Wang laboris kiel ĉefflegistino 16 jarojn en la akceptejo por urĝaj malsanoj, kaj ĉiujare dum ferioj de la Printempa Festo ŝi deĵoris por ke junaj kolegoj akompanu siajn familianojn. Flegistino Wu Lin diris, ke Wang delonge laboris en la fronto de flegado kaj havis la kutimon frue iri al laboro kaj malfrue reveni hejmen, eĉ en liberaj tagoj ŝi ofte iris al la hospitalo kaj laboris anstataŭ kolego kiu ne povas ĉeesti pro privata afero, aŭ donis varmajn manĝaĵojn al la kolegoj. Antaŭ la Printempa Festo 2005 Wang estis diagnozita je kancero ĉe malantaŭa peritoneo. Ŝi pensis, ke junaj kolegoj volas reveni al siaj propraj hejmlokoj dum la ferioj, tial ŝi persistis sur sia posteno kaj akceptis operacion ĝis la fino de marto.
En la profesia laboro Wang akumulis riĉajn klinikajn spertojn kaj publikigis 47 disertaciojn kaj unu monografion pri flegado. Ŝi ankaŭ akiris la trian premion pri medicina servo de la armeo. Wang ĉiam senrezerve donis siajn spertojn al la junuloj kaj trejnis 6 ĉefflegistojn kaj kelkdek flegistojn. Sub ŝia gvidado la flegista grupo de la akceptejo por urĝaj malsanoj plurfoje ricevis bonajn rezultojn en diversnivelaj konkursoj de flegado kaj estis honorita de la ŝtato kiel "la eminenta skipo de virinoj" en la jaro 2005.
 Wang Wenzhen diskonigas la spiriton de Nightingale. |
Wang kiel la unua Nightingale-premiito en la historio de la ĉina mararmeo glorigis la maran armeon. Respondante al aplaŭdoj de siaj kolegoj, neparolema Wang ĉiam diris al ili: "Tio rezultis el la kolektiva merito. Mi ne povas ricevi bonan rezulton sen vi."
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)
|