2011-05-13
 Ĉina aktorino Fan Bingbing |
Film-industriaj profesiuloj, filmosteloj, ĵurnalistoj, kaj filmofanoj de la tuta mondo amasiĝis merkrede al Riviera, Francio por ĉeesti la 64an Kannan Internacian Filman Festivalon.
La plej granda film-kunveno en Eŭropo okazanta de la 11a ĝis la 22a de majo estas anticipita la partopreno de pli ol 10,000 aliĝintoj el 101 landoj kun 4,240 filmoj, je 5 elcentoj plimulte kompare kun la festivalo en 2010, laŭ la organizantoj.
Usona stelo kaj ĵuria prezidento Robert De Niro kaj ok ĵurianoj inkluzive de aktorino Uma Thurman, franca reĝisoro Olivier Assayas, brita aktoro Jude Law kaj norvega verkisto Linn Ullmann malfermis la mitan ruĝan tapiŝon de la festivalo.
(Redaktoro: Liu Zijia)
|