Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Sonĝo de eksterlanda studento pri ĉina medicino
2011-05-13

de WANG JIANWEI

 

    Maksim naskiĝis en familio de kuracistoj en Krasnoyarsk de la orienta Siberio de Rusio. Liaj avo kaj avinoj estis kuracistoj kaj lia patro okupiĝas pri laboro rilata al medikamentoj. En sia infaneco Maksim estis la plej malalta kaj plej maldika inter samaĝuloj pro malalta imuneco kaj stomaka malsano.

 

    En la aĝo de 12 jaroj Maksim eklernis Wushu-on kaj Qigong-on kaj dank’ al tio lia imuneco iom post iom fortiĝis kaj li malmulte suferis pro stomaka malsano. La instruisto de lia rusa majstro estas ĉino, kiu scipovas ĉinan medicinon. Li ofte konigis al siaj lernantoj sciojn pri konservo de sano kaj prizorgo de korpo per ĉina medicino. Ŝajnis al Maksim, ke la ĉina medicino estas tre mirinda kaj mistera. De tiam li ekŝatis la ĉinan medicinon kaj decidis vojaĝi al Ĉinio por lerni ĝin.

 

    Maksim lernis en universitato de Rusio du jarojn. Tiam li kaj lernis kaj laboris por gajni vojaĝkotizon al Ĉinio kaj parton de sia lernokotizo. En 2008 spite de opono de siaj familianoj li venis al Harbino de Ĉinio. Por lerni la ĉinan medicinon li unue lernis la ĉinan lingvon en la Heilongjiang-a Universitato du jarojn. En septembro de 2010 li eklernis akupunkturon kaj masaĝon en la Heilongjiang-a Universitato de Ĉinaj Medicino kaj Medikamentoj kaj realigis sian ŝonĝon lerni la ĉinan medicinon.

 

    “La ĉinaj medicino kaj medikamentoj estas enhavoriĉaj kaj malfacile lerneblaj. Mi profitos de la 5-jara lernado por koni pli multajn lertaĵojn kaj sciojn pri la ĉina medicino,”Maksim diris: “Kvankam nun la ĉina medicino estas favorata de pli kaj pli multe da rusoj, tamen ĝi ne estas akceptita de oficialaj hospitaloj en Rusio. Post mia reveno al Rusio mi donos kuracadon al rusaj malsanuloj per la ĉina medicino. Tio estos mia kontribuo por disvastigi la ĉinan medicinon en la mondo.”

 

    La Heilongjiang-a Universitato de Ĉinaj Medicino kaj Medikamentoj fondiĝis en 1954 kaj ĝia edukado por eksterlandaj studentoj komenciĝis en 1986. Ĝis nun la universitato jam trejnis pli ol 5 000 studentojn el pli ol 20 landoj kaj regionoj. Ĝi ankaǔ starigis interŝanĝan kaj kunlaboran rilatojn kun pli ol 30 ĉinaj kaj alilandaj edukaj kaj studaj organizoj pri la ĉina medicino.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 


Maksim en leciono 

 


Maksim en studo de akupunkturo 

 


Maksim legas libron pri la ĉina medicino en loĝejo. 

 


Maksim lernas palpadon. 

 


Maksim praktikas masaĝon.

 


Maksim en ekzercado de luktarto 

 


Maksim en skermado 

 


Maksim ekzercas qigong-on. 

 


Maksim studas manekenon kun moksaj punktoj. 

 


Instruisto gvidas Maksim en masaĝo. 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng