2011-05-13 de IVANKA STOYANOVA
Jam delonge Ĉinio estas fama kiel ''reĝlando de bicikloj'' -- la biciklo estas la plej populara veturilo en la lando. Pekino estas paradizo por la biciklistoj. Malmultaj urboj en la mondo estas tiel taŭgaj por biciklado kiel Pekino-- la ĉina ĉefurbo estas ebena, kaj tio faciligas la trapason de la urbo per biciklo. Kaj se ni konsideras la obstaklojn en la centro, kelfkoje estas pli facile atingi nian cellokon per biciklo ol per aŭto aŭ taksio. Biciklaj aleoj situas de la du strataj flankoj, sufiĉe vastaj por larĝaj vicoj de biciklistoj kaj plej ofte pli granda parto de ili estas sub la ombro de la arboj. La uzataj nun de ĉinoj bicikloj estas malnovaj kaj la fabrikkoloro estas nur bona memoro. Ĉinoj estas tre praktikaj homoj--similaj malnovaj bicikloj en Bulgario oni povas vidi nur en la punktoj de refoje uzataj krudmaterialoj (defalintaj materialoj). Aŭ eble la kialo estas tute alia--oftege en Bulgario mankas rezervaj materialoj por ripari iujn teknikaĵojn, aŭ se hazarde ni trovas, la diferenco en la prezo estas tiel malalta, ke pli bone ni aĉetu novajn kaj tiel ni ricevos garantion por uzado. Ĉiam, kiam mi rigardas la biciklistojn, impresas min iliaj vizaĝoj -- pli multaj el ili estas kun ridema, kontenta mieno kaj mi ĉiam pensas, ke ili eble ĝojas, ke ankaŭ en la hodiaŭa tago la biciklo bone funkcias. Tamen, se hazarde subite la biciklo paneas, la problemo tuj estos solvebla. Malgrandaj strataj riparejoj estas preskaŭ de ĉiu angulo, kie tre malmultekoste eblas ripari ĉiujn difektojn. Tiuj riparejoj dum ĉiuj sezonoj estas sentegmentaj, subĉielaj kaj kutime la majstroj havas eble plej malgrandan tablon, seĝon, ofte metas tendotolon sur la tero kaj tie lerte riparas la biciklojn.Tamen, mi devas aldoni, ke kutime tiuj majstroj kapablas ripari ĉion--ombrelojn, ŝlosilojn, sakojn, ŝuojn, kaj neniam mankas al ili klientoj.....,
Kie parkas ĉinoj la biciklojn tage kaj kiel ŝlosas ilin?
Kutime en la oficejaj garaĝoj estas biciklaj parkoj. Strate apud magazenoj, bankoj kaj aliaj vizitejoj estas specialaj lokoj, kie ĉinoj lasas kaj ŝlosas siajn biciklojn. En Bulgario, la biciklistoj kutime ŝlosas siajn biciklojn per speciala rado kaj ŝlosilo al iu arbo aŭ kolono sed en Ĉinio ili nur ŝlosas la malantaŭan radon kaj tiel la biciklo ne estas movebla. Se en Bulgario ŝlosas la biciklojn laŭ ĉina maniero, certe la ŝtelistoj kunportos la biciklon kaj lerte distranĉos la radon....
En rezulto de la ekonomia disvolviĝo nun pli da ĉinoj forlasas la biciklojn kaj aĉetas aŭtomobilojn. Ĉinio estas unu el la plej grandaj produktantoj de la ekologia veturilo-- la biciklo kaj nun en Pekino laŭ la nekonfirmita informo estas pli ol 8 milionoj da bicikloj.
Laŭ la statistiko Pekino havas 17 milionojn da loĝantoj kaj 5 milionojn da aŭtomobiloj kaj ĝis 2015 ili estos ĉirkaŭ 10 milionoj. Samtempe 19,7 % el la loĝantoj en Pekino veturas per bicikloj kaj la registaro esperas ĝis la 2015 tiu ĉi cifero altiĝos ĝis 23 %.
Laŭ gazetara informo pasintjare Ĉinio vendis ĉirkaŭ 13,6 milionojn da aŭtomobiloj kaj tiel la lando atingis Usonon kiel plej granda merkato de aŭtomobiloj en la mondo.
La reĝpotenco en Pekino planas krei pli favorajn kondiĉojn pri la veturado per bicikloj en la urbo kun espero, ke tio kunagados pri la malpurigo de la aero kaj faciligo la stratan trafikon.
Sub la tero estos konstruita la plej longa en la mondo reto de 26 tuneloj. Tie estos ne nur por aŭtomobiloj kaj kamionoj, sed estos hoteloj, komercoficoj , magazenoj....La unua vico de tuneloj estos en proksimeco de Tian'anmen-placo kaj aliaj historiaj vidindaĵoj.
La urbestro de Pekino Guo Jinlong diras: ''Surtera parto de Pekino estos enirebla nur por piedirantoj, biciklistoj kaj aŭtomobiloj kun nulaj emisioj kaj bruo. Estos novaj parkoj kaj al longaj distancoj la pasaĝeroj veturos per rapidŝanĝilaj trajnoj. La manko de suna lumo dum la subtera veturado kaj ankaŭ dum labortempo estos kompensita de ŝparita veturtempo, kiu eblas utiligi en promenadoj de freŝa aero''.
Belega urbo estas Pekino, ĉie videblas verdaĵoj, floroj, la stratoj estas puraj kaj bicikli en bone organizita trafiko estas pli ol plezuro...
|