Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
1306 aliĝis al Kopenhago
2011-05-16

 

 

    Ĝis la 13-a de majo entute 1306 kongresanoj el 67 landoj aliĝis al la 96-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en la dana ĉefurbo Kopenhago de la 23-a ĝis la 30-a de julio. Sekve iom pli ol du monatojn antaŭ la UK la nombro de aliĝintoj jam superas la definitivan nombron de la pasintjara UK en Havano (1002) kaj tiun de la antaŭa UK en Kopenhago en 1975 (1227).

 

    Plej multe da aliĝoj venis el Francio (165). Pli ol 100 aliĝintojn liveris ankaŭ Germanio (131) kaj tiun limon baldaŭ superos ankaŭ Japanio, de kiu ĝis nun estas 98 aliĝintoj. La gastiganta lando Danio reprezentiĝas per 84 aliĝoj. Aliaj landoj kun pli ol 20 aliĝintoj estas Pollando (68), Nederlando (59), Brazilo (57), Rusio (55), Italio (53), Svedio (48), Hungario (41), Belgio (37), Usono (29), Britio (25), Finnlando, Litovio kaj Norvegio (po 24), kaj Svislando (23).

 

(El uea.org)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng