2011-05-16 En la filmĵurnalo UEA viva aperis nova eldono , en kiu prezidanto Probal Dasgupta, vicprezidanto Claude Nourmont kaj ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak rakontas pri la lasta kunsido de la Estraro de UEA. La kunsido okazis de la 15-a ĝis la 17-a de aprilo en la Centra Oficejo en Roterdamo. Temas pri n-ro 9 en la serio de filmĵurnaloj de UEA en YouTube. Per ĝi la serio rekomenciĝis post longa paŭzo pro la studoj de la volontula redaktoro Francisco Veuthey.
(El uea.org)
Redaktoro: Ivanka Stoyanova
|