Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Origino de la nomo "Komunista Partio de Ĉinio"
2011-05-16

    Cai Hesen iniciatis la nomon "Komunista Partio de Ĉinio". En la 13a de aŭgusto kaj en la 16a de septembro 1920, Cai, kiu laborante faris studojn en Francio, proponis al Mao Zedong en du leteroj: "Unue ni devas organizi partion — la komunista partio, ĉar ĝi estas la iniciatinto, propagandisto, pioniro kaj aganto de la revolucia movado." Studinte la komunistajn partiojn en okcident-eŭropaj landoj, precipe tiun de Rusio, li prezentis konkretajn paŝojn por starigi la partion, inter kiuj estas "publike kaj oficiale starigi la Komunistan Partion de Ĉinio".

 

    En aŭgusto 1920 Chen Duxiu starigis en Ŝanhajo la unuan organizon de la Komunista Partio de Ĉinio. La 1-an de septembro 1920 Chen Duxiu publikigis la artikolon "mia starpunkto pri la nuna situacio" en la ĵurnalo Nova Junularo. Komence li nomis la partion "socialista partio", kaj poste li ŝanĝis ĝin en la Komunistan Partion.

 

    Antaŭ tio, Chen Duxiu en Ŝanhajo, Li Dazhao kaj Zhang Shenfu en Pekino diskutis per leteroj pri la nomo de la partio, kaj adoptis la nomon "Komunista Partio" por la proleta partio de Ĉinio.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng