Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Pri Ĉina Esperanto-Ligo
2011-05-16

    La Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) fondiĝis en la 11-a de marto 1951. Ĝi havas 5 fakajn komisionojn pri junularo, fervojistoj, medicino, filatelio kaj goo, kaj komisionojn pri instruado, ekonomio, komerco kaj turismo en preparado.

 

    La unua prezidanto de ĈEL estis Hujucz, mortinta fama socia aktivulo kaj eldonisto, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio. Nun ĝia prezidanto estas Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Alilandoj.

 

    ĈEL havas sian organon "Informilo de ĈEL", kiu estas platformo por lerni kaj studi Esperanton kaj interŝanĝi spertojn pri E-movado, kaj ponto por akceli interkompreniĝon kaj amikecon inter ĉinaj kaj alilandaj esperantistoj.

 

    ĈEL havas ankaǔ sian retpaĝon (http://www.espero.com.cn/old/epch/Cel/index.htm) por aperigi siajn informojn, dokumentojn kaj komentariojn kaj gvidi la ĉinan E-movadon.

 

    Adreso: 24 Baiwanzhuanglu, Xicheng, CN-100037 Beijing, Ĉinio

 

    Telefono: 010-68326682

 

    Telefakso: 010-68321808

 

    Retpoŝto: lamondo@163.com

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng