2011-05-17
Pekino akceptis 488 mil alilandajn turistojn en aprilo de 2011, la nombro kreskis je 9% kompare kun tiu en la sama periodo de la pasinta jaro, anoncis sabate la statistika buroo de la urbo.
Alilandaj turistoj konsistigis 415 mil homfojojn de la totala nombro de la turistoj en Pekino. La nombro kreskis je 9.3% kompare kun tiu en la sama periodo de la pasinta jaro, dum la turistoj el Hongkong, Makaŭ kaj el la provinco Taiwan estis 73 mil homfojoj kun la kreskado je 7.2%.
La turistoj el Usono, Koreio kaj Japanio okupis la tri unuajn lokojn en nombro de la turistoj, kiuj faris viziton al Ĉinio.
La nombro de turistoj el Usono progresis je 24.7% kaj atingis 75 mil homfojojn. Dume, la nombro de turistoj el Korio kaj tiu de Japanio malgrandiĝis je 7.4% kaj je 26.4% por atingi respektive 47 mil homfojojn kaj 37 mil homfojojn.
Laŭ la statistika buroo de la urbo, Pekino akceptis 1.43 milinojn da alilandaj turistoj en la kvar unuaj monatoj de la kuranta jaro, kaj la nombro kreskis je 2.4% kompare kun tiu en la sama periodo de la pasinta jaro.
(el http://french.news.cn/environnement)
Redaktoro: Wang Lihua
|