| 2011-05-17
La 14-an de majo inaǔguriĝis en Nankino, Jiangsu-provinco, la 3-a Ĉina Financa Foiro kun la temo "Plibonigi financon por la popola vivo kaj servi por mez- kaj malgrandaj entreprenoj".
Dum la 3-taga foiro financaj organizoj kaj entreprenoj partoprenantaj la foiron popularigis al vizitantoj sciojn pri financo kaj financa administrado per prezento de financaj produktaĵoj, diskonigaj aktivadoj, prelegoj ktp, kaj donis al vizitantoj direkton pri financa administrado.
Redaktoro: Niu Xueqin
|