2011-05-17 La unua decido de la Komerca Ministerio de Ĉinio lunde diris, ke membroj de Eŭropa Unio subvenciis la eksporton de terpoma amelo al Ĉinio. Ilia ago damaĝis la interesojn de la ĉina enlanda industrio.
Ĉinio kontraŭsubvencie impostos terpoman amelon el EU ekde la 19a de majo, diris la ministerio en sia deklaro. La tarifoj varias inter 7.7 procentoj kaj 11.19 procentoj laŭ skalo de la subvencio.
Ĉinio lanĉis kontraŭsubvencian enketon pri terpoma amelo importita el EU en la 30a de aŭgusto 2010, pro la peto de la Ĉina Amel-Industria Asocio. Tio estas la unua kontraŭsubvencia esploro pri produktoj el EU fare de Ĉinio.
Plifrue Ĉinio decidis kontraŭdumpinge imposti terpoman amelon importitan el EU je la tarifoj de 12.6% ĝis 56.7%. La novaj tarifoj validiĝis ekde la 19a de aprilo.
(Redaktoro: Liu Zijia) |