Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Numero 100 (kiel la lasta) de la ''La Merkato''
2011-05-17

de Roland Rotsaert

 

    Estas dissendita kaj enretigita la 100-a numero de la IKEF-revueto "La Merkato".

 

    Ĝi enhavas i.a. la jarraporton pri 2010 kaj artikolon pri afrika financa sistemo ''Likelemba''.

 

    Nun oni komencu la diskuton pri la estonto de Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo, IKEF.

 

    La centa numero de ''La Merkato'' verŝajne estas ankaŭ la lasta. Iam estis kvar numeroj jare, sed nun malfacilas plenigi eĉ unu numeron. Ĉar preskaŭ ĉiuj IKEF-membroj havas retaliron, povas sufiĉi la rubriko ''Novaĵoj' ĉe www.ikef.org . Por membroj sen retaliro eblas 1 aŭ 2 fojojn jare sendi kelkajn printitajn foliojn.

 

    Nun en Ĉinio estis menciinda aktivado de IKEF dum la jaro 2010. Estus normale, ke ankaŭ la sidejo de IKEF translokiĝus al tiu lando. Nia ĉina peranto, s-ro Wang (Chielismo Won), intencis kandidatiĝi kiel prezidanto dum la ĉijara UK en Kopenhago, sed li ne kapablos ĉeesti la kongreson. Li tamen estos venontjare en Hanojo, kaj tie kandidatiĝos.

 

    La tuta numero 100 de ''La Merkato'' (pdf 1,24 MB) estas legebla kaj elŝutebla ĉe http://www.ikef.org

 

    Bonvenon al la interesiĝantoj en la forumejo kaj novaĵlisto de IKEF ĉe: http://groups.google.com/group/komerco

 

(El Ret-Info)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng