Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Prof. Sun Kangyi de la UniversitatoYale donacis librojn al la Pekina Universitato
2011-05-18

 

    Posttagmeze de la 16-a de majo okazis simpla ceremonio por libro-donaco en la Internacia Ĉinologia Esplora Bazo de la Pekina Universitato, la plej fama universitato de Ĉinio. Profesorino Sun Kangyi el la Universitato Yale donacis pli ol 8 mil librojn kaj videajn dokumentojn al la Pekina Universitato por liveri informojn pri ĉinologio al tiukampaj esploristoj. La ceremonion ĉeestis estroj de la Pekina Universitato, aliaj ĉinologoj kaj studentoj de la universitato.

 

    La libroj kolektitaj de profesorino Sun Kangyi en la pasintaj kelkdekaj jaroj estas altvaloraj dokumentoj por esplori ĉinologion.

 

    En decembro de 2009 estis fondita la Internacia Ĉinologia Esplora Bazo de la Pekina Universitato por diskonigi ĉinajn antikvajn librojn kaj nuntempajn esplorajn librojn al aliaj landoj kaj antaŭenpuŝi la ĉinan kulturon en la mondo.

 

Redaktoro: Li Jianhua

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng