2011-05-18 La studenta teamo el la Nankina Universitato de Aeronaŭtiko kaj Astronaŭtiko enciviĝis inter kvin teamoj kun la ŝanco gajni la konkurson Flugigi Viajn Ideojn de Aerbuso 2011 kaj la unuan premion de 30,000 eŭroj, anoncis la kompanio Aerbuso, organizanto de la konkurso, en mardo, la 17an de majo.
La kvin finalistoj estas la teamo Flugiloj de Fenikso el Ĉinio, la teamo Kondoro el Ĉilio, la teamo O3 el Hindio, la teamo Msia sur Marso el Malajzio kaj la teamo SSE el Svedio. Ili renkontiĝos la 22an de junio en Parizo por fari la finan prezenton al la konkursa ĵurio konsistanta el elektitaj reprezentantoj kaj prestiĝaj ekspertoj de la kompanio Aerbuso.
La teamo Flugiloj de Fenikso, subtenata de sia teoria mentoro el la Nankina Universitato de Aeronaŭtiko kaj Astronaŭtiko, konsistas el la proparolanto Zheng Xinyuan, Liu Xuesong, Xu Kai, Wu Xianmei kaj Pan Lijun, kiuj estas studantaj por la aerokosma bakalaŭreco.
(Redaktoro: Liu Zijia) |