Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉina volontula programo ricevis pli ol 60,000 peticiojn
2011-05-19

    Ene de unu monato pli ol 60,000 studentoj el ĉinaj universitatoj volontis partopreni en la jara programo servi en la okcidentaj regionoj de Ĉinio post sia diplomiĝo, laŭ la diro de organizanto de la volontula programo en mardo.

 

    Ĉijara programo akceptas la volontulan peticion de la 19a de aprilo ĝis la 20a de majo. Estas ĉirkaŭ 17,000 postenoj por la programo, je 2,600 pli multe ol en la lasta jaro.

 

    La ok-jara programo "iri okcidenten", kiu estis kune lanĉita de la Ministerio pri Eduko, la Ministerio pri Financo kaj la Ministerio pri Homaj Resursoj kaj Socia Sekureco en 2003, celas elekti universitatajn studentojn por plenumi la volontulan laboron malpli ol tri jarojn en la kampoj de eduko, sano, agrikulturo kaj socia administrado en la subdisvolviĝintaj okcidentaj regionoj.

 

    La aŭtoritatoj promesis favorajn politikojn por la volontulaj studentoj, ekzemple pli grandan subvencion dum ilia laboro en la okcidentaj regionoj, kaj favorajn kondiĉojn por ilia dungiĝo post la fino de la volontula laboro.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng