2011-05-19
Interlingvistiko kaj esperantologio antaŭ la defioj de la 21a jarcento
Ĉefaj temoj / sekcioj:
- Ĉu Esperanto-movado respondas al la defioj de la nuntempo?
- Moderna lingva priskribo de Esperanto
- Modernaj metodoj en instruado de Esperanto
- Nuntempa Esperanto-literaturo
- Novaj planlingvaj projektoj, konstruitaj lingvoj en la interreto
La Interlingvistikaj Studoj de UAM (Universitato Adam Mickiewicz) invitas Vin partopreni kaj kontribui al la simpozio, kiu okazos tuj post la interlingvistika sesio (kiu restartos kaze de sufiĉe da kandidatoj) kaj antaŭ la kultura semajnfino Arkones (23-25. 09) same en Poznano.
Publikigo de recenzitaj kontribuaĵoj estas antaŭvidata.
Kondiĉoj:
- ne estas partoprenkotizo (pagendos nur bankedo),
- tranoktado eblos ankaŭ en studenthejmo.
Aliĝo ĉe: interlin@amu.edu.pl.
(El edukado.net)
Redaktoro: Ivanka Stoyanova
|