Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Parolado de Chen Haosu en la kunveno por la 60-jara jubileo de ĈEL
2011-05-19

de CHEN HAOSU

 

 

    Saluton, samideanoj, kolegoj, amikoj kaj gastoj!

 

    Bonvenon al vi ĉiuj al la kunveno por celebri la 60-jaran jubileon de la Ĉina Esperanto-Ligo. La temo de nia hodiaŭa kunveno estas "Marŝi kun espero". Unue, mi volus esprimi kiel prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj en la nomo de nia ligo gratulon kaj altan respekton al ĉiuj ĉinaj samideanoj, kiuj partoprenas la laboron kaj aktivadon de nia ligo, varman bonvenon kaj sinceran saluton al la amikoj kaj gastoj, kiuj subtenas kaj komprenas nian Esperanto-movadon, plej belan bondeziron kaj plej sinceran dankon al ĉiuj homoj, kiuj amas pacon kaj kontribuas por disvastigi amikecon kaj antaŭenpuŝi la mondon al prospero kaj progreso!

 

    Mi volus koncize prezenti al vi, ĉiuj ĉeestantoj, la historion de la ĉina Esperanto-movado. En 1887 pola d-ro L. L. Zamenhof kreis internacian helpan lingvon surbaze de la hindeŭropaj lingvoj kun la celo forigi lingvan baron en internacia interkomunikado. Tiu ĉi facile lernebla lingvo nomata Esperanto rapide cirkulis en Eŭropo kaj estis nomata kiel internacia helpa lingvo. En 1905 Esperanto eniris en Ĉinion, kaj tuj estis bone akceptita de progresintaj intelektuloj de Ĉinio. En la periodo de la nov-demokratia revolucio de Ĉinio multaj esperantistoj sin ĵetis en la revolucian movadon kaj luktis por nacia sendependiĝo, socia progreso kaj popola liberigo, kaj kreis gloran tradicion de la ĉina Esperanto-movado. Tiun ĉi tradicion alte taksis Qu Qiubai, Zhang Wentian, Mao Zedong kaj aliaj gvidantoj de la Komunista Partio de Ĉinio.

 

    En la 11-a de marto, 1951, la Ĉina Esperanto-Ligo oficiale fondiĝis en Pekino, tio markis, ke la ĉina Esperanto-movado iris en novan periodon. Hujucz, pioniro de la kultura rondo de Ĉinio kaj tiama direktoro de la Eldona Ĝenerala Administracio de Ĉinio, servis kiel la unua prezidanto de nia ligo, kaj faris gravajn kontribuojn al nia movado. En la pasintaj 60 jaroj, la ĉina Esperanto-movado antaŭeniris sub la socialisma flago, gvidate de la kompartio kaj kune kun la ĉina popolo, kaj la Ĉina Esperanto-Ligo pene klopodis por profundigi amikecon inter la ĉina popolo kaj diverslandaj popoloj, servigi Esperanton por konstruo kaj disvolvo de Ĉinio, disvastigi Esperanton en Ĉinio kaj disvolvi la lingvon mem, kaj akiris ĝojigajn atingojn. Al la ĉina Esperanto-movado donis fortajn subtenojn la gvidantoj de la kompartio kaj tiuj de la registaro, precipe tiamaj ĉefministro Zhou Enlai, vicministro Chen Yi, TPK-vicprezidanto Guo Moruo kaj aliaj revoluciuloj de la malnova generacio. Ankaŭ Chu Tunan, Bakin, Ye Shengtao, Bing Xin, Xia Yan kaj aliaj famaj personoj el la kultura rondo verŝis sian grandan entuzismon al nia movado, kaj puŝis al longdaŭra sukceso nian movadon, kiu portas sur si la mision por amikeco, paco kaj eĉ progreso de civilizacio.

 

    La Ĉina Esperanto-Ligo estas tutlanda faka organizo de la ĉinaj esperantistoj, kaj ĝia celo estas entrepreno de lerno, studo, disvastigo kaj diskonigo de Esperanto kaj ankaŭ de scienca interŝanĝo de la lingvo por fari Esperanton la internacia helpa lingvo kun pli granda influo en estonto; servi per Esperanto por reformado kaj pordomalfermo de Ĉinio kaj por moderniga konstruado de la lando cele konservi la mondan pacon kaj akceli la komunan disvolviĝon tra amikeca interkomunikado kaj komprenado inter diverslandaj popolanoj. En la pasintaj 60 jaroj nia movado kontinue progresis kaj akiris ĝojigajn fruktojn post penado de plurgeneraciaj esperantistoj kaj dank' al subteno de la kompartio kaj la registaro kaj tiu de diversrondaj personoj. Enlande, niaj samideanoj viglas en diversaj kampoj por la kultura konstruo kaj sin ŝarĝas per glora respondeco pri konstruo de socialismo kun ĉinaj trajtoj. Internacie, ĉinaj esperantistoj jam fariĝis unu el ĉefaj fortoj por Esperanto-movado kaj kontribuas por pliintimigi la amikecon inter diverslandaj popoloj. La Ĉina Esperanto-Ligo dufoje gastigis la Universalan Kongreson de Esperanto respektive en 1986 kaj en 2004. Tio estis laŭdata de la Universala Esperanto-Asocio, kaj donis grandan influon al la tutmonda Esperanto-movado.

 

    Pasinte la ĉina Esperanto-movado antaŭenmarŝis kun penado sur zigzaga vojo, kaj montris sian gigantan vivipovon. Estonte ĝi marŝos ankoraŭ kun panado sur zigzaga vojo, kaj plene montriĝos denove la vivipovo de nia movado. En la 21-a jarcento la progresinta afero de la homaro havas brilan perspektivon kaj ankaŭ alfrontas seriozan defion. Ni devas klare konscii, ke longa marŝado ne permesas al mi blindan optimismon. Ĝuste tio, ke antaŭ ni la vojo estas longa kaj la tasko estas peza, stimulas nian kuraĝon kaj memfidon, ke ni marŝu sur malfacila vojo same kiel niaj antaŭuloj. Ni firme kredas, ke niaj aferoj kiel la nomo de Esperanto plenas je espero. Marŝi kun espero, jen la voĉo en nia koro neniam silenta. Ni daŭre iru sur la longa vojo kaj malfermu la historion de la dua 60-jara triumfo.

 

    En la kuranta jaro okazos la 90-a jubileo de la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio. En tiu tempo ni retrorigardas la vojon sur kiu iris 60 jarojn la Ĉina Esperanto-Ligo, kaj ni volas ankaŭ esprimi la jenan deziron: sub la prudanta gvido de la kompartio, kun subteno de la registaro kaj diversaj rondoj, la Ĉina Esperanto-Ligo persistos en sia celo: senlace klopodi por amikeco kaj kunlaboro inter la ĉina popolo kaj diverslandaj popoloj, por la monda paco kaj por la komuna disvolviĝo.

 

    Ni konstruu per la lingvo Esperanto oran ponton de amikeco kaj paco kondukantan al bela perspektivo de la homaro!

 

    La 18-an de majo, 2011

 

(Esperantigita de Wang Lihua kaj polurita de Tan Xiuzhu)

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng