Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Finkonstruiĝis "Babelo de Libroj"
2011-05-19

 

    La 11-an de majo, "Babelo de libroj" estis inaŭgurita en Buenos-Ajreso, ĉefurbo de Argentino, celebre al tio ke tiu ĉi urbo fariĝis "la ĉefurbo de mondaj libroj" por la kuranta jaro.

 

    La "Babelo de libroj" situas en la centra placo de Buenos-Ajreso, kaj sur ĝi pendiĝis 30 mil libroj el 54 landoj kaj regionoj, kaj inter kiuj estas 500 libroj donacitaj de Ĉinio kaj eldonitaj de la Ĉina Internacia Eldona Grupo.

 

    En la venontaj 15 tagoj, la "Babelo de libroj" estos malfermita al popolanoj kaj 100 personoj povos viziti ĝin samtempe en unu horo. Post fermiĝo de la Babelo, oni uzos tiujn librojn por konstrui "Babelan Librejon" .

 

    La "Ĉefurbo de la mondaj libroj" estis diskutita kaj elektita de la reprezentantoj de UNESKO, la Internacia Eldona Unuiĝo, la Internacia Librovenda Federacio kaj la Internacia Libro-Asocio. Laŭ la elekta rezulto, de la 23-a de aprilo de 2011 ĝis la 22-a de aprilo de 2012, Buenos-Ajreso estos la "Ĉefurbo de mondaj libroj".

 

Redaktoro: Li Jianhua

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng