Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Marŝi kun espero
2011-05-20

de GUO XIAOYONG*

 

 

Estimataj gastoj kaj karaj samideanoj,

 

    Bonan matenon!

 

    2011 estas ege grava jaro por Ĉinio, ĉar en tiu ĉi jaro venas al ni la 90-jaraĝo de la Komunista Partio de Ĉinio, la 100-a jubileo de la Revolucio de 1911 kaj la 10-a datreveno de la membriĝo de Ĉinio al la Monda Komerca Organizo. Tiuj gravaj eventoj ludis pozitivan rolon en diversaj historiaj periodoj por disvolviĝo kaj progreso de Ĉinio kaj eĉ de la mondo. Dume, la burĝonado, kreskado kaj disvolviĝo de Esperanto en Ĉinio atestis la progreson de la ĉina socio. Hodiaŭ vi, ĉiuj ĉeestantoj el diversaj lokoj de Ĉinio kaj el diversaj landoj de la mondo, kunsidas en Pekino, memore al la 60-jariĝo de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL), kune retrorigardas la historion kaj antaŭvidas la estontecon. En la nomo de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo kaj tiu de ĈEL, mi esprimas varman bonvenon al vi ĉiuj kaj altan estimon al tiuj, kiuj faris kontribuon al la Esperantaj aferoj de Ĉinio!

 

    En tiu ĉi momento, kiam ni retrorigardas la 60-jaran pasintecon de ĈEL kaj antaŭvidas la perspektivon de la Esperantaj aferoj de Ĉinio, mi volus prezenti miajn jenajn vidpunktojn.

 

    I. Disvolviĝo de Esperanto en Ĉinio strikte ligiĝas kun la socia progreso

 

    Antaŭ pli ol 100 jaroj Esperanto eniris en Ĉinion kaj funkciis kiel grava kanalo koni la eksteran mondon por progresemaj personoj en diversaj rondoj. Sin kunliginte kun la liberiga movado de la ĉina nacio, Esperanto trovis la direkton por sin disvolvi en Ĉinio kaj enkorpigis la valoron de sia ekzisto en la ĉina socio.

 

    En la jaro 1939, Mao Zedong skribis por la ekspozicio pri Esperanto en Yan’an la jenajn vortojn: "Mi dirus ankoraŭ la samon: se oni prenus Esperanton kiel formon por porti la ideojn vere internaciisman, vere revolucian, do Esperanto estus lerninda kaj lernenda." La vortoj de Mao Zedong koncize resumis la rolon de Esperanto en la ĉina revolucio kaj montris, ke Esperanto, kiel progresinta kaj justeca afero, estis komprenita kaj subtenita en Ĉinio.

 

    Dum la liberiga movado de la ĉina nacio aperis aro da elstaraj esperantistoj, kiaj Hujucz, Bakin, Tu Tunan, Ĵelezo, Chen Yuan k. a. Ili per sia kontribuon al la nacia liberigo kaj al la landa konstruo fariĝis elitaj fortoj de Esperanto-movado de Ĉinio.

 

    En oktobro de 1949 fondiĝis la Ĉina Popola Respubliko. Sub la iniciato de Hujucz, pioniro de la Esperanto-movado en Ĉinio kaj gvidanto de la kultura kaj eldona rondoj, elstaraj esperantistoj el diversaj lokoj de Ĉinio venis al Pekino kaj eldonis la revuon El Popola Ĉinio, la unuan Esperantan periodaĵon de la nova Ĉinio. La revuo funkciis siatempe kiel aparta instrumento por diskonigi Ĉinion.

 

    ĈEL strikte kunligis la popolan diplomation kaj eldonadon de la revuo El Popola Ĉinio kaj de libroj en Esperanto por diskonigi al la mondo informojn pri Ĉinio en diversaj kampoj, kaj multe kontribuis por havigi subtenon kaj komprenon de la internacia komunumo al la nova Ĉinio kaj al la ĉina popolo.

 

    En tiu periodo aperis en la Esperanto-movado en la nova Ĉinio multaj eminentaj personoj, kiaj Zhang Qicheng, Wenlo Fen, Tikos, Hongfan, Li Naixi, Zensto, Li Shijun (Laŭlum) k. a. Ili metis solidan bazon por disvolvo de Esperanto en la nova Ĉinio.

 

    II. Brilaj fruktoj de ĈEL en la 60 jaroj post ĝia fondiĝo

 

    En la pasintaj 60 jaroj post sia fondiĝo, ĈEL ĝuis fortan subtenon de kompartiaj kaj ŝtataj gvidantoj de Ĉinio kaj fervoran helpadon de internaciaj organizoj kaj diverslandaj personoj.

 

    En la jaro 1963, Chen Yi, tiama vicĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, vizitis la ekspozicion pri Esperantaj laboroj de Ĉinio, ĉeestis la unuan tutlandan kunsidon pri la laboro de Esperanto kaj faris gravan parolon. Li diris: "Mi alte konsideras la laboron de Esperanto, la laboro de tiu ĉi departemento ne estas tia, kian oni povas fari aŭ ne, sed nepre necesa kaj oni devas plenforte disvolvi ĝin." Lia parolo donis ĝustan orientilon al Esperanto-movado de Ĉinio, multe kuraĝigis la ĉinajn esperantistojn kaj forte antaŭenpuŝis la Esperantajn aferojn en Ĉinio.

 

    Krome, ankaŭ brilajn sukcesojn rikoltis la laboro de diskonigo de Ĉinio al la mondo per Esperanto. La revuo El Popola Ĉinio kun rafinaj lingvaĵoj kaj belaj fotoj amplekse konigis Ĉinion kaj donis informojn pri Esperantaj aktivadoj okazintaj en diversaj lokoj de la tuta lando. Dum siaj 50 jaroj la revuo distribuiĝis al 157 landoj kaj regionoj en la mondo, kaj estis laŭdata kiel "plej bela revuo" en la internacia Esperantujo. La Esperantaj libroj eldonitaj de Ĉinio, inkl. de lernolibroj kaj vortaroj, kun diversaj temoj pri politiko, ekonomio, eduko, scienco kaj teknologio, kulturo, arto, socio kaj popola vivo, fariĝis grava parto de la Esperanta kulturo, kaj estas rigardataj kiel elstara kontribuo de Ĉinio al la kulturo de la mondo, ekz., la kvar klasikaj romanoj de Ĉinio "Ruĝdoma Sonĝo", "Ĉe Akvorando", "Pilgrimo al la Okcidento" kaj "Romano pri la Tri Regnoj" ĉiuj estis Esperantigitaj de eminentaj esperantistoj en alta nivelo de la lingvo.

 

    En la jaro 1964, ekfunkciis Esperantaj elsendoj al Eŭropo. Nuntempe, la Esperanta Sekcio de Ĉina Radio Internacia jam fariĝis nova plurmedia komunikilo kun elsenda tempo la plej longa kaj kovra areo la plej vasta, inkl. de aŭdo- kaj video-frekvencoj. La Esperanta Paĝo de la Ĉina Interreta Informa Centro (http://esperanto.china.org.cn) kaj la reta revuo El Popola Ĉinio (www.espero.com.cn) altiris al si multajn retumantojn de diversaj landoj kaj regionoj de la mondo tuj post sia surretiĝo en la jaro 2000, kaj nun servas al la internacia Esperantujo kiel gravaj kanaloj por akiri informojn pri Ĉinio.

 

    Antaŭenpuŝi internaciajn interŝanĝojn de Esperantaj organizoj kaj individuoj de Ĉinio estas grava tasko de ĈEL. En la pasinteco ĈEL dufoje gastigis la Universalan Kongreson de Esperanto respektive en la jaro 1986 kaj en la jaro 2004, subtenate de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio. Peng Zhen kaj Wu Bangguo, prezidantoj de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de la Ĉina Popola Respubliko, funkciis kiel Altaj Protektantoj de la kongreso respektive.

 

    La pozicio kaj influo de ĈEL senĉese altiĝis kaj grandiĝis en la internacia Esperantujo. Pluraj UEA-prezidantoj, kiaj Grégoire Maertens, Humphrey R·Tonkin, E·Enderby, Lee Chong-Yeong, Renato Corsetti, Probal Dasguptakaj faris viziton al Ĉinio en sia oficperiodo. En la jaro 1980, UEA akceptis ĈEL kiel sian membro-landon. Pro la bonaj laboroj de ĈEL, UEA aljuĝis al ĝi la pokalon Fyne en la jaro 1983. Post tio, Hujucz, Bakin kaj Chen Yuan sinsekve elektiĝis kiel membroj de la Honora Patrona Komitato de UEA, kaj Li Shijun (Laŭlum) kaj Xie Yuming (Seimin) kiel membroj de la Akademio de Esperanto; Chen Yuan, Zhang Qicheng, Chun-chan Yeh, Liu Ling, Tan Xiuzhu, Li Yuping, Zou Guoxiang, Liu Junfang kaj Dai Song'en sinsekve servis kiel plenumaj komitatanoj de UEA kaj Yu Tao kiel estrarano de UEA. Krom UK, en Ĉinio okazis ankaŭ kongreso de TEJO, la Unua Azia Kongreso de Esperanto, la Kvina Pacifika Konferenco de Esperanto, IFEF-Kongreso, Komuna Seminario (KS) inter ĉinaj, koreaj kaj japanaj junuloj, kaj aliaj internaciaj kunvenoj, kiuj allogis al Ĉinio multajn samideanojn el diversaj landoj kaj regionoj de la mondo. Samtempe, ĈEL sendas ĉiujare la delegacion al la Universala Kongreso de Esperanto. Multaj ĉinaj individuaj esperantistoj ellandiĝis por ĉeesti la Universalan Kongreson de Esperanto kaj aliaj Esperanto-renkontiĝoj. Ili ludis pozitivan rolon en la kongresoj kaj montris la fizionomion de ĉinaj esperantistoj en la internacia Esperantujo.

 

    III. Servigi Esperanton al konstruo de harmonia mondo

 

    Lingvo estas ĉefa portanto de kulturo kaj ankaŭ ĝia grava enhavo. Akceli kulturan interŝanĝon kun alilandanoj, sorbi nutraĵon el la fruktoj de eminentaj civilizacioj de diversaj nacioj kaj fortigi influon de la ĉina kulturo en la internacia komunumo estas glora misio de la kultura laborantaro kaj ankaŭ de la ĉina esperantistaro.

 

    Vizaĝe al la mondo kaj estonteco

 

    -- kun la espero, ke la tutlandaj esperantistoj kiel eble plej rapide altigos la lingvan nivelon kaj la profesian kapablon, aktive uzos Esperanton en sia labora kampo por antaŭenpuŝi sian fakan laboron kaj aktive diskonigos al diverslandaj esperantistoj kvintesencon de la ĉina kulturo kaj progreson de la ĉina socio.

 

    -- kun la espero, ke diversnivelaj kaj diverslokaj Esperanto-asocioj firme memoros siajn mision kaj respondecon, plie havigos al si konscion pri politiko, ĝenerala intereso, leĝoj kaj respondeco, reguligos kaj ordigos siajn aktivadojn kaj ludos gravan rolon de socia establo en servo-liverado, prezentado de postuloj kaj normaligo de agoj.

 

    Vizaĝe al la mondo kaj al la estonteco,

 

    -- ĈEL daŭre servos per Esperanto por konstruado de la harmonia mondo kun eterna paco kaj en la komuna prospero. La nunaj rilatoj inter Ĉinio kaj la mondo ŝanĝiĝis en signifo historia. Disvolviĝo de Ĉinio ne povas apartiĝi de la mondo kaj ankaŭ prospero kaj stabileco de la mondo ne povas disiĝi de Ĉinio. La historio de disvolviĝo de Esperanto en Ĉinio atestis, ke la internacia lingvo Esperanto povas funkcii kiel ponto por interŝanĝo kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj aliaj landoj.

 

    -- ĈEL daŭre servos per Esperanto por konstruo de socialismo kun ĉinaj trajtoj. En grandioza procedo de ampleksa konstruo de la bonhava socio kaj en historia ŝanco por prosperigo de la socialisma kulturo, ĈEL kune kun la tutlandaj esperantistoj faros sian eblon por prezenti bonan figuron de Ĉinio internacie kaj akceli interkomunikadon inter popolanoj.

 

    La pli-ol-120-jara disvolvado de Esperanto plene atestis, ke Esperanto estas brila frukto de la homara civilizacio kaj efika instrumento por akceli pacon, disvolviĝon kaj kunlaboron. ĈEL kun la aĝo de 60 jaroj daŭre organizos la tutlandajn esperantistojn diskonigi al la internacia Esperantujo Ĉinion kaj ĝian vojon de paca disvolvo kaj diskonigi la koncepton de Ĉinio pri harmonia mondo, kaj samtempe aktive partoprenos en la interkomunikado kun aliaj landoj, firmigos interkomprenon kaj amikecon inter diverslandaj popoloj kaj senĉese klopodos kune kun diverslandaj esperantistoj por realigi la pacan idealon de Esperanto kaj por kune konstrui harmonian mondon.

 

    Estimataj samideanoj kaj karaj amikoj!

 

    ĈEL jam pasigis 60 jarojn. Retrorigardante ĝian iritan vojon, ni nepre ne forgesu esperantistojn de la malnova generacio. Estis ili kiuj strikte ligis la Esperanto-movadon de Ĉinio kun la liberiga afero de la ĉina nacio kaj akcelis burĝonon kaj enradikiĝon de Esperanto en Ĉinio; ni nepre dankas la elitajn fortojn de la ĉina Esperantujo, estis ilia penado kiu antaŭenpuŝis daŭrigeblan progreson de la Esperanto-movado en Ĉinio kaj igis ĝin supreniri ŝtupon post ŝtupo; kaj ni metas grandan esperon sur niajn junajn esperantistojn, kiuj kreskas en la periodo de granda transformado. Ili estas espero de Esperanto, kaj ankaŭ la estonteco de la Esperantaj aferoj de Ĉinio.

 

    Estimataj samideanoj kaj karaj amikoj!

 

    Ni kune klopodu manon en mano por aliaj brilaj 60 jaroj de ĈEL, por bela perspektivo de la homa interkomunikado kaj paca, harmonia kunekzisto de la tuta homaro.

 

    Dankon al vi, ĉiuj!

 

------------------------------------

    * Guo Xiaoyong -- Konstanta vicestro de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo kaj unua vicprezidanto de ĈEL

 

(Esperantigita de Wang Lihua, polurita de Tan Xiuzhu kaj Liu Caisheng)

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng