Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Salut-mesaĝo de la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio al la jubilea 60-a kongreso de Ĉina Esperanto-Ligo
2011-05-20

Estimataj,

Mi skribas en la nomo de Universala Esperanto-Asocio kaj en mia propra nomo por saluti Chinan Esperanto-Ligon kaj la cheestantojn en la jubilea renkontigho okaze de la 60-jarigho de ChEL. Mi kore gratulas vin!

Tiu chi renkontigho estas tre grava vojmarka evento por ni chiuj en la Esperanto-movado. La chinaj gesamideanoj sindediche funkciigas centron, en kiu estas flegataj jam de jardekoj la artoj de originala verkado en Esperanto kaj de tradukado de shlosilaj chinaj tekstoj en Esperanton. Tiu chi klopodo sisteme richigas la internacian kulturon kaj nutras la dialogon inter okcidentaj kaj orientaj civilizaj fluoj. Kiel konate, tia dialogo estas unu el la plej gravaj celoj de nia movado, kaj antauenigas la laborojn por la monda paco.

De China Esperanto-Ligo, kaj de la Fremdlingva Eldonejo al kiu ghi estas organize kaj strukture intime ligita, la monda movado multon ricevis, kaj ankorau multon atendas. Chi tiu jubilea renkontigho donas al ni okazon por tion eksplicite diri, sed feliche la etoso chiam estis tia, ke niaj chinaj gesamideanoj kaj gekolegoj esperantistaj en aliaj landoj chiam sciis, ke neniam rompighos la ligoj de bona volo inter la china kaj la monda Esperanto-movadoj.

Amike salutas

Probal Dasgupta

prezidanto de Universala Esperanto-Asocio



 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng