Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Salut-mesaĝo de Renato Corsetti al la jubilea 60-a kongreso de Ĉina Esperanto-Ligo
2011-05-20

 

    Karaj partoprenantoj al la 60-a Esperanto-Kongreso de ĈEL, kaj membroj de ĈEL, karaj ĉinaj esperantistoj,

 

    ĉu la tutmonda Esperanto-movado estus la sama sen la ĉina Esperanto-movado, kaj tute aparte sen ĈEL?

 

    Mi pensas, ke ne, mi estas certa, ke ne! Jam antaŭ la dua mondmilito la ekzisto de Esperanto-movado en Ĉinujo kuraĝigis la esperantistojn en aliaj mondopartoj. Je ĉi tiu punkto, mi pensas, ke nia penso devas iri al la multaj esperantistoj, kiuj batalis kaj pereis en la militaj eventoj kunligitaj kun la japana okupaciado kaj kun la aliaj militaj eventoj, ĝis la fina starigo de la Ĉina Popola Respubliko. En la postaj jardekoj la plej amata revuo de la Espernato-mondo estis "El Popola Ĉinio". Oni ne povis tiam eniri esperantistan klubon en Eŭropo kaj ne trovi ĝin, malgraŭ tio, ke en multaj landoj estis malpermesate aŭ almenaŭ malfacile ricevi ĝin. Mi mem en la fino de la 1960-aj jaroj estis vokita de la polico de mia kvartalo en Romo kaj pridemandita, kial mi abonas tiun revuon.

 

    Sed "El Popola Ĉinio" estis nur unu el la elementoj de la agado de esperantistoj en Ĉinujo. Esperantistoj bone memoras pri ĉiuj eldonitaj libroj en Esperanto. La libroj por infanoj estis aparte legataj de almenaŭ du aŭ tri generacioj de denaskaj esperantistoj.

 

    Hodiaŭ multo ŝanĝiĝis en ĉi tiu lando, sed la Esperanto-movado restas avangarda. Ne pasas unu semajno sen la ricevado de pluraj ekzempleroj de mesaĝo, kiu parolas pri la ĉi-semajnaj televidaj programoj de la ĉina kanalo en Esperanto. Ĉi-rilate mi devas diri, ke la servoj de Ĉina Radio Internacia ĉiam estis ŝatataj de esperantistoj kaj nun tre pli facile aŭskultataj rete, sed mi mem konas esperantistojn aziajn, kiuj en la pasintaj jarcentoj uzis la dissendojn de Ĉina Radio Internacia kiel ĉefan fonton por lerni la elparolon de Esperanto.

 

    Kion diri pri la amasaj (almenaŭ el eŭropa perspektivo) kursoj en universitatoj de Ĉinujo? Simple esperantistoj eksterlandaj sopiras pri la momento, kiam tio okazos ankaŭ ĉe ili.

 

    Alivorte ankoraŭ hodiaŭ la Esperanto-movado en Ĉinujo estas motivo por fiero de esperantistoj ĉe si. Ĉiu ŝatas rakonti al sia najbaro, kiun li volas konvinki pri Esperanto, ke Ĉina Radio Internacia dissendas en Esperanto, ke en Interna Mongolujo esta samara kursoj, ktp.

 

    Sed tamen jubileoj nur utilas por pensi pri la estonteco. La pasinteco estis glora. Nia prapatroj kaj patroj estis tre kuraĝaj kaj sukcesis porti la torĉon tra militoj kaj malfacilaĵoj tre grandaj. Nun, kion ni kaj niaj idoj devas fari por esti indaj je ili?

 

    Mi kredas, ke ĉiu rezonado pri tio devas komenciĝi de la hodiaŭa pozicio de Ĉinujo en la mondo. Nuntempe Ĉinujo estas la plej rimarkinda evoluanta potenco-lando en la mondo. La mondo estas pli kaj pli invadata de ĉinaj varoj kaj la mondo aŭskultas kiam Ĉinujo parolas en la plej malsamaj kampoj de la homa aktivado.

 

    Tio devas okazi ankaŭ pri Esperanto.

 

    La mondo alkutimiĝis pri tio, ke el Ĉinujo venas varoj aĉetindaj interalie pro la facileco aĉeti ilin pro ilia malalta prezo. Nun mi ŝatus, ke la mondo alkutimiĝu al la ideo, ke el Ĉinujo venas nova internacia lingvo, kies akiroprezo estas vere tre malalta, kaj kies efiko estas eĉ pli bona ol la efiko de aliaj internaciaj lingvoj.

 

    Tio ne estas nur ŝerco, sed io serioza. Ĉinaj esperantistoj devus transpreni de la eŭropaj esperantistoj la ĉefan taskon disvastigi Esperanton tra la mondo. Ĉinujo havas multajn gazetojn por eksterlandanoj kaj multajn radiajn kaj televidajn dissendojn por eksterlandanoj [mi mem vidis en Kubo ĉinajn televidajn kanalojn en la hispana kaj en la angla]. Kial ne utiligi ilin? Tiumaniere ĈEL rajtos solene festi sian 100-an datrevenon kiel "la dua Universala Esperanto-Asocio el Ĉinujo".

 

    Mi certe ŝerce prezentas ideon, sed la ideo, laŭ mi, estas ĝusta. Sen la kontribuo de la mondo nova, Ĉinujo, Barato, Brazilo kaj aliaj evoluantaj landoj, la mondo malnova, Eŭropo, neniam povos sukcesi doni grandan impulson al nia afero en la dudekunua jarcento, la jarcento, kiun multaj jam nomas "la jarcento de Azio".

 

    Bonvolu pripensi tion en via kongreso, al kiu mi provas apliki frazon de Zamenhof dirita dum la unua Esperanto-kongreso en Bulonjo-ĉe-maro: "Benata estu la tago, kaj grandaj kaj gloraj estu ĝiaj servo!"

 

    Vivu ĈEL, Vivu Esperanto en Ĉinujo kaj vivu Esperanto en la mondo pro la ĉinaj esperantistoj!

 

Renato Corsetti

Eksa prezidanto de UEA

Komitatano de UEA

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng