2011-05-20 Merkrede en la jarkunveno de akciuloj de la Nacia Petrola Korporacio de Ĉinio, prezidanto Jiang Jiemin diris, ke Ĉinio kaj Rusio venis en akordon pri plejparto de teknikaj kaj komercaj kondiĉoj por faciligi la projekton de la ĉin-rusa pipelino, kaj restas nur kelkaj ŝlosilaj problemoj.
Traktadoj inter Ĉinio kaj Rusio enfokusigis la okcidentan pipelinon, kiu finiĝas en Xinjiang, Ĉinio, tamen Jiang diris, ke la korporacio estas esperoplena por fari breĉon ĉe la orienta pipelino, kiu servos la merkatojn de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio.
(Redaktoro: Liu Zijia) |