Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Kroniko de ĉina E-movado
2011-05-20

    Je la fino de la 19a jarcento kaj la komenco de la 20a jarcento, Esperanto estis enkondukita en Ĉinion de rusaj komercistoj kaj ĉinoj studantaj en Japanio, Francio kaj Britio.

 

    En 1906 ĉina esperantisto unuafoje ĉeestis UK. Tio estis UK en Ĝenevo.

 

    En 1909 Ĉina Esperanto-Societo estis starigita en Ŝanhajo.

 

    En 1912 Cai Yuanpei, unua eduka ministro de la Ĉina Respubliko (iama estro de la Pekina Universitato) postulis, ke nedeviga kurso de Esperanto komenciĝu en ĉiuj normalaj lernejoj de Ĉinio.

 

    En 1920 fama socia aganto Hujucz (la unua ĉefo de la Ĝenerala Administracio pri Gazetaro de Ĉinio, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de TPK, kaj membro de la konstanta komitato de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco), Lu Shikai (pioniro de ĉina E-movado kaj iam peranto de UEA en Ĉinio) kaj aliaj iniciatis restarigi la Ŝanhajan E-societon.

 

    En 1923 Cai Yuanpei kaj aliaj fondis la Pekinan Esperanto-Kolegion.

 

    En 1926 la 6a Eduka Konferenco de provinco Guangdong sankciis peticiojn fondi Kantonan E-Institutuon kaj meti Esperanton en lernoobjektojn de elementaj kaj mezaj lernejoj por trejni esperantistojn.

 

    En 1931 Hujucz, Ĵelezo (reformisto pri ideogramoj), Zhang Qicheng (okupita en internacia korespondo en la Unio de Maldekstraj Esperantistoj en la 1930-aj jaroj, kaj poste ĉefredaktoro de la revuo El Popola Ĉinio kaj ĝenerala sekretario de Ĉina Esperanto-Ligo) kaj aliaj iniciatis en Ŝanhajo la Ĉinan Proletan Esperantistan Union kaj eldonis la Ĉinan PEK-Bultenon.

 

    En 1932 eldoniĝis la revuo La Mondo kaj la eldono daŭris kvar jarojn.

 

    En 1933 fondiĝis la Ŝanhaja Esperantista Ligo kaj oni elmetis la sloganon "per Esperanto por la Liberigo de Ĉinio", kiu fariĝis la kerno por unuigi la ĉinan Esperanto-organizojn kaj esperantistojn.

 

    En 1936 aperis la revuo Ĉinio Hurlas. Lusin (literaturisto, pensisto, revoluciisto kaj ĉefo de la ĉina kultura revolucio) respondis al la redakcio de La Mondo, pri la motivo aprobi Esperanton.

 

    En 1939 debutis duonmonata revuo Heroldo de Ĉinio, kiu kovris 63 landojn; Mao Zedong (ĉina revoluciisto, strategiisto, teoriisto kaj poeto, ŝtata gvidanto de Ĉinio de 1949 al 1976) faris surskribojn por la ekspozicio okazigita de Esperanto-Asocio de Yan'an.

 

    En 1940 Ĵelezo, Feng Wenluo (iama direktanta estrarano de la Ĉina E-Ligo) kaj aliaj fondis en Chongqing korespondan Esperanto-Lernejon, kies lernantoj kovris 18 provincojn de Ĉinio kaj eldonis pli ol 20 Esperanto-librojn.

 

    En 1950 eldoniĝis la revuo El Popola Ĉinio.

 

    En 1951 fondiĝis en Pekino la Ĉina Esperanto-Ligo.

 

    En 1963 okazis la 1-a Ĉina Esperanto-Laborkunsido, en kiu vicĉefministro Chen Yi faris longan paroladon; kaj la Super-eduka Ministerio anoncis funkciigon de E-lernobjekto.

 

    En 1964 Radio Pekino komencis E-disaŭdigon.

 

    En 1979 en Pekino okazis la 2a Ĉina E-Laborkunsido.

 

    En 1980 Ĉina Esperanto-Ligo aliĝis al UEA.

 

    En 1981 la Ĉina Esperanto-Ligo eldonis organon La mondo; fondiĝis la Ĉina Esperanto-Eldonejo; Chu Tunan (iama profesoro en Universitato de Ji'nan, Universitato de Yunnan kaj Juro-Universitato de Ŝanhajo; post fondiĝo de la nova Ĉinio li servis kiel profesoro de la Normala Universitato de Pekino, prezidanto de Asocio pri Kultura Interŝanĝo kun aliaj landoj, aganta prezidanto de la Demokratia Ligo de Ĉinio kaj aliaj postenoj), Hujucz, Bakin (moderna literaturisto, eldonisto kaj tradukisto) kaj aliaj starigis la societon Amikoj de Esperanto; ekde tiu jaro Ĉina Esperanto-Ligo, la Pekina Fremdlingva Instituto kaj Ŝanhaja Fremdlingva Instituto kune okazigis ok E-kursojn por trejni E-instruistojn en superaj lernejoj. Bakin estis elektita kiel membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

 

    En 1982 la Eduka Ministerio de Ĉinio disdonis anoncon al edukaj burooj de provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj por refoje certigi, ke Esperanto estu instruata kiel dua fremda lingvo kaj kiel ekzamena objekto por diplomiĝontaj studentoj, ŝtataj oficistoj kaj kandidatoj por esploristo-studentoj.

 

    En 1983 Li Shijun (iama vicĉefredaktoro de El Popola Ĉinio) estis elektita kiel membro de la Akademio de Esperanto.

 

    En 1984 Hujucz estis elektita kiel membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

 

    En 1985 okazis la 1-a Ĉina Kongreso de Esperanto en urbo Kunming, provinco Yunnan.

 

    En 1986 okazis en Pekino la 71a UK. Chen Yuan (ĉina lingvisto, redaktoro-eldonisto kaj esperantologo) estis elektita kiel membro de la Honora Patrona Komitato de UEA; kaj Xie Yuming (reviziisto de Esperanto-sekcio sub la Ĉina Radio Internacia) estis elektita kiel membro de la Akademio de Esperanto.

 

    En 1987 la Poŝta kaj Telekomunika Ministerio de Ĉinio emisiis specialan poŝtmarkon por la 100-jariĝo de Esperanto.

 

    Je la fino de 1991 ĝis la fino de 1992 okazis en Tangshan, Hebei la 2a Ĉina Kongreso de Esperanto.

 

    En 1992 okazis en Qingdao, Shandong, la 5a Pacifika Kongreso de Esperanto.

 

    En 1993 fondiĝis la Ĉina Junulara Esperanto-Asocio kaj la Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio.

 

    En 1994 naskiĝis la Ĉina Filatela Esperanto-Asocio, la Ĉina Vejĉi-a Esperanto-Asocio kaj la Ĉina Medicina Esperanto-Asocio.

 

    En 1995 unuafoje okazis en Ĉinio la Komuna Seminario de Ĉinaj, Japanaj kaj Koreaj Junaj Esperantistoj; okazis en Chongqing la 3a Ĉina Kongreso de Esperanto.

 

    En 1996 okazis en Ŝanhajo la 1-a Azia Kongreso de Esperanto.

 

    En 1998 okazis la 17a Komuna Seminario de Ĉinaj, Japanaj kaj Koreaj Junaj Esperantistoj.

 

    En 1999 la 4a Ĉina Kongreso de Esperanto okazis en Guilin, Guangxi.

 

    En 2000 malfermiĝis la reta versio de El Popola Ĉinio kaj E-versio en la Ĉina Informa Interreto; okazis en Hongkongo, Ĉinio la 56a Internacia Junulara Kongreso de Esperanto.

 

    En 2001 Ĉina Esperanto-Ligo celebris sian 50-jaran jubileon; Zhao Qizheng, ministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, konsentis esti prezidanto de la Kongresinvita Komitato de la 89a UK; Xu Jialu, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de TPK, Chen Haosu, prezidanto de Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj, Li Zhaoxing, vicministro pri eksterlandaj aferoj, kaj Cai Mingzhao, vicministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, akceptis prezidenton, vicprezidenton kaj ĝeneralan direktoron de UEA.

 

    En 2002 la societo Amikoj de Esperanto celebris sian 20-jariĝon; UEA decidis, ke la 89a UK okazu en Pekino.

 

    En 2003 okazis la 5a Ĉina Kongreso de Esperanto kaj la 22a Seminario de Ĉinaj, Japanaj kaj Koreaj Junaj Esperantistoj en Yanji, provinco Jilin.

 

    En 2004 okazis la 89a UK en Pekino. Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de TPK, estis la plej alta protektanto de la 89a UK, Xu Jialu, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de TPK, -- honora direktoro de la prepara komitato de la 89a UK, Zhao Qizheng, ministro de Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, -- direktoro de la prepara komitato de la 89a UK, kaj koncernaj ministroj -- vicdirektoroj de la prepara komitato de la 89a UK.

 

    En 2005 okazis la 6a Ĉina Kongreso de Esperanto en Quanzhou, Fujian-provinco.

 

    En 2006 okazis en Ŝanhajo la 58a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso; Ĉina Esperanto-Ligo celebris sian 55-jariĝon en Pekino.

 

    En 2007 okazis la 7a Ĉina Kongreso de Esperanto en Kantono.

 

    En 2008 eldoniĝis Manlibro pri Olimpikaj Vortoj en la lingvoj ĉina, angla kaj Esperanta.

 

    En 2009 okazis en Nankino la 8-a Ĉina Kongreso de Esperanto.

 

    En 2009 okazis en Nankino la 29a Seminario de Ĉinaj, Japanaj kaj Koreaj Junaj Esperantistoj.

 

    En 2010 Li Shijun gajnis Dumvivan Honoran Premion pri Tradukado de la Ĉina Tradukista Asocio.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng