2011-05-23 Sabate, la 21-an de majo en Tokio japana ministro pri ekonomio, komerco kaj industrio Banri Kaieda renkontiĝis kun ĉina komerca ministro Chen Deming, kiu vizitis Japanion, kaj konsentis, ke la du landoj promociu la du-flankan komercon por helpi la japanan reprosperiĝon post la tertremo kaj cunamo, okazinta en la 11a de marto.
Chen, kiu akompanis ĉinan ĉefministron Wen Jiabao al Japanio, diris al Kaieda, ke Ĉinio ofertos kiel eble plej multe da kunlaboroj por helpi la japanan rekonstruadon per necesaj liveraĵoj.
Kaieda diris, ke Japanio strebos por revigligi la produktadon kaj la liveradan ĉenon interrompitajn de la katastrofo kiel eble plej rapide.
La du flankoj promesis, ke ili efektivigos diversajn investojn kaj komercajn aktivecojn por plifortigi la kunlaboron kaj personan interŝanĝon kaj pliigi glatecon de la du-flanka komerco por akceli la kontinuigeblan disvolviĝon.
La du ministroj subskribis dokumenton pri ekspansiigo de la du-flanka ekonomia kaj komerca kunlaboro. Ili reasertis, ke libera kaj aperta komerco helpos la japanan rekonstruadon.
(Redaktoro: Liu Zijia) |