Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Okazigis festkunvenon la Ĉina Esperanto-Ligo memore sian 60-jaran jubileon -- Intervidiĝo (fotoj)
2011-05-23

    La 20-an de majo la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) Okazigis festkunvenon memore sian 60-jaran jubileon. Pli ol 260 esperantistoj partoprenis la kunvenon. Yutao, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de ĈEL prezidis la kunvenon. Ĉeestis la kunvenon Chen Haosu, prezidanto de ĈEL, Zhou Mingwei, prezidanto de la Ĉina Fremdlingva kaj Distribua Administracio (ĈFDA), la supra institucio de ĈEL kaj El Popola Ĉinio, Guo Xiaoyong, vicprezidanto de ĈFDA kaj la unua vicprezidanto de ĈEL, Zhao Changqian, vicprezidanto de ĈEL, Shi Qiuqiu, konstata vicprezidanto de la Pekina Federacio de Soci-sciencaj Rondoj kaj vicprezidanto de ĈEL, Chen Shi, aganta direktoro de El Popola Ĉinio kaj vicprezidanto de ĈEL, Sun Jingli, vicdirektoro de la Fako por Okcidenta Eŭropo kaj Latinameriko de Ĉina Radio Internacia kaj Zhao Jianping, vicprezidanto de ĈEL. Por gratuli la jubileon ankaŭ venis s-ro Renato Corsetti, eksprezidanto de Universala Esperanto-Asocio, s-ro Samdan Tsedendamba, direktoro de prezidanta oficejo de Mongolio, honora prezidanto de la Mongola Esperanto-Ligo, s-ro Ragnar Baldursson, Minitro-konsilanto de la Islanda Ambasado en Ĉinio, s-ro Gabor Nagy, unua konsilanto pri kulturo kaj edukado de Hungara Ambasado en Ĉinio, s-ro Maciej Gaca, kultura konsilanto de Pollanda Ambasado en Ĉinio, s-ro Agou Takashi, vicprezidanto de la Japana Esperanto-Instituto, s-ro Ho Song, vicprezidanto de la Korea Esperanto-Asocio. Antaŭ la ceremonio koncernaj respondeculoj de ĉinaj administracioj kaj ĈEL intervidiĝis kun la fremdlandaj gastoj.

 


Antaŭ la kunveno la ĉeestantaj gvidantoj intervidiĝas kun la eksprezidanto de Universala Esperanto-Asocio s-ro Renato Corsetti (la unua de dekstre). 
 

S-ro Samdan Tsedendamba (la dua de dekstre), direktoro de prezidanta oficejo de Mongolio, honora prezidanto de la Mongola Esperanto-Ligo transdonas salutleteron al Chen Haosu (la dua de maldekstre), prezidanto de ĈEL 
 
 
Interparolas Zhou Mingwei (la unua de dekstre), prezidanto de la Ĉina Fremdlingva kaj Distribua Administracio, s-ro Ragnar Baldursson, Ministro-konsilanto de la Islanda Ambasado en Ĉinio kaj s-ro Gabor Nagy, unua konsilanto pri kulturo kaj edukado de Hungara Ambasado en Ĉinio.
 

Guo Xiaoyong, konstanta vicprezidanto de ĈFDA kaj la unua vicprezidanto de ĈEL (centre) kaj vicdirektoro de EPĈ s-ro Wang Xifu parolas kun s-ro Li Sen, honora prezidanto de la Fervojista E-Asocio sub ĈEL. 
 

 Chen Haosu (la unua dekstre), prezidanto de ĈEL, Guo Xiaoyong (meze), konstanta vicprezidanto de ĈFDA kaj la unua vicprezidanto de ĈEL kaj Chen Shi (la unua de maldekstre), aganta direktoro de El Popola Ĉinio kaj vicprezidanto de ĈEL 
 

Interparolas s-ro Renato Corsetti (meze), s-ro Ragnar Baldursson, Minitro-konsilanto de la Islanda Ambasado en Ĉinio kaj Laŭlum, akademiano de la E-Akademio sub UEA 
 
 
Yutao, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de ĈEL, parolas kun s-ro Samdan Tsedendamba, direktoro de prezidanta oficejo de Mongolio, honora prezidanto de la Mongola Esperanto-Ligo.

 

(Raportis Chen Ji kaj fotoj de Liu Sigong kaj Zhao Xi)

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng