2011-05-23
De la 19-a ĝis la 24-a de majo okazas historia danca teatraĵo prezentita de Beihai en Malajzio, por celebri 37-jaran fondiĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Malajzio. Ankaŭ ĉinaj tradiciaj pentraĵoj eksponiĝas en Malajzio. La aktivadoj celas disvolvi kulturan komunikadon inter la du landoj.
La vizito al Malajzio temas pri amika kunlaboro, kaj estas ne nur provado por kultura interŝanĝo kun landoj de la Asocio de la Nacioj de Sudorienta Azio sed ankaŭ revizito post 2000 jaroj da historio. Por diskonigi ĉinan kulturon kaj belajn pejzaĝojn de Beihai, la urbo prezentas al sudorienta azio pace disvolviĝantan Ĉinion kaj esprimas ĉinajn valorojn de paco, amikeco, malfermiĝo kaj disvolviĝo.
Redaktoro: Zhang Xiaotong |