Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
"Marŝi kun espero" ——la kunveno memore la 60-jariĝon de ĈEL
2011-05-23

Fotoj de Zhao Xi  kaj Li Yuwei

 

 

    La 20-an de majo okazis kunveno memore la 60-jariĝon de Ĉina Esperanto-Ligo, kun la temo "Marsi kun espero".

 

    Antaŭ la kunveno, Esperantistoj unuj post aliaj venis. Ili manpremis, brakumis unu la alian kaj ridetis kiel intimaj amikoj, kvankam kelkaj el ili unuafoje konatiĝis unu kun alian. Tre troviĝis kelkaj junaj Esperantistoj el malsamaj universitatoj. Estiel komencantoj, ili tenis ĉiujn ŝancojn por praktiki la lingvon kun veteranaj Esperantistoj. Fraŭlino el Pekina Lingva Universitato diris al mi, ke en ŝia kurso estas pli ol 100 studentoj intersiĝantaj pri Esperanto, kaj ŝi helpas sinjoron Li Weilun pri aĉeto de lernolibroj. Ŝia avo tre interesiĝis pri Esperanto kiam li estis juna, sed pro malfacila situacio kaj nediskonita informo li ne povis lerni ĝin. Ŝi kun bela rideto diris, " Mi lernas ĝin ne nur por mi mem, sed ankaŭ por mia avo." Aŭdinte la vorton, mi sentis varmon en la koro. Silente mi pensis, ke Esperanto certe havas esperon!

 


Sinjoro Corsetti akceptis intervjuon 

 

    Inter multaj fervoraj Esperantistoj mi trovis sinjoron Renato Corsetti, eksprezidanto de UEA. Mi jam bone sciis lian nomon kaj aŭdis lian voĉon multajn fojojn de kiam mi estis studento. En tiu momento kiam miaj okuloj fokusis lin, mia koro rapide batis el ekscito. Li alte taksis la laboron de ĈEL en la mallonga intervjuo de me. Dirinte, ke ne nur UEA sed ĉiuj E-istoj tra la tuta mondo fieras pri ĈEL, kies laboro estas kontenta, li proponis, ke pro la situacio de Ĉinio en la mondo, Ĉina Esperanto-movado devus fariĝi pli aktiva por ke la registaro aŭ ili mem proponu Esperanton al la mondon. "Nun estas la labora tempo de Ĉinio", li ridete diris. Finiĝis nia interparolo kaj li tuj partoprenis en dialogoj kun aliaj samideanoj.

 

    Tre alta viro atentigis min. Sajnis ke li konis ĉiujn ekcepte de mi! Mi prezentis min mem kaj nature komencis nian interparolon. Lia nomo estas Dennis, kiu estas bone sciita de Espertantistoj pro lia intruado de Esperanto-kurso en Hainan-insulo ĉiuvintre. Li intencis apliki plibonan metodon pri Esperanta instruado en la kurso por ĉinaj lernantoj pli facile akcepti la novan lingvon. Kvankam loĝante en Nankino nur 3 jarojn, li fariĝis Esperantisto kaj partoprenis E-movadon antaŭ pli ol 20 jaroj. Kun fervoro pri Esperanto li kontribuas multe al la lingvo.

 

    Komenciĝis la kunveno en harmonia atmosfero. Prezidis ĝin Yu Tao, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretrio de ĈEL. Ĉeestis la kunvenon multaj altrangaj gvidantoj, inkluzive de prezidanto kaj vicprezidanto de Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Administracio, honora prezidanto de Mongola Esperanto-Ligo, oficistoj de Islanda , Hungara kaj Pollanda Ambasadoj en Ĉinio, vicprezidantoj de Japana kaj Korea Esperanto-Asocioj kaj ankaŭ gvidantoj de El Popola Ĉinio. Pli ol 200 Esperantistoj el diversaj lokoj partoprenis en la kunveno.

 

    Video pri la 60-jara historio de ĈEL per paroloj de veteranaj kaj junaj Esperantistoj kaj ankaŭ koncernaj gvidantoj subtenantaj E-movadon profunde impresis ĉiujn. De la video, ni plibone sciis la disvolvan procezon de ĈEL kaj sentis multe da espero en la venonta Esperanto-movado.

 


Sinjoro Guo Xiaoyong faris raporton 

 

    Poste, sinjoro Guo Xiaoyong, konstanta vicprezidanto de Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Administracio kaj unua vicprezidanto de ĈEL, faris raporton. Li diris, ke disvolviĝo de Esperanto en Ĉinio estas strikte ligita kun la socia progreso, kajĈEL kunligis la popolan diplomation kun eldonado de la revuo "El Popola Ĉinio" kaj de libroj en Esperanto por diskonigi al la mondo informojn pri Ĉinio en diversaj kampoj, kaj multe kontribuis por havigi subtenon kaj komprenon de la internacia komunumo al nova Ĉinio kaj al la ĉina popolo. Li esprimis dankon al la subteno de diversaj flankoj kaj esperis, ke ĈEL daŭre servu per Esperanto por konstruado de la harmonia mondo kun eterna paco kaj en komuna prospero. Ankaŭ sinjoro Corsetti faris salutvortojn al ĉiuj. Li diris, ke nuntempe Ĉinio estas la plej rimarkinda evoluanta potenco-lando en la mondo kaj la mondo estas pli kaj pli invadata de ĉinaj varoj kaj la mondo aŭskultas kiam Ĉinio parolas en la plej malsamaj kampoj de la homa aktivado. Sendis gratulan mesaĝon sinjoro Probal Dasgupta, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio.

 

    Okazis grava kaj honora evento en la kunveno. Sinjoroj Li Shijun, Xie Yuming kaj Li Sen kaj sinjorino Tan Xiuzhu estis premiitaj de Premio por la Tutviva Atingo en la ĉina E-movado. Sinjoro Li Shijun kaj Xie Yuming ambaŭ estas bonaj tradukistoj de Esperanto. Ili jam tradukis la kvar monumentajn klasikajn romanojn de Ĉinio. Sinjorino Tan kune kun siaj stabanoj servigis Esperanton al internacia kultura interŝanĝo, al reformado kaj pordo-malfermo de Ĉinio; sinjoro Li Sen eldonis multajn E-librojn por lokaj esperantistoj per sia propra mono kaj daŭre klopodas plenenergie por Esperanto-movado de internaciaj fervojistoj.

 


Li Shijun faris parolon 

 

    Reprezentante veteranajn kaj junajn Esperantistojn, Li Shijun kaj sinjorino Chen Ji faris parolojn. Chen Haosu, prezidanto de ĈEL kaj prezidanto de Ĉina Popola Asocio de Amikeco kun Fremdaj Landoj, gratulis la 60-jaran jubileon. Li esperas, ke kun subteno de la registaro kaj diversaj rondoj, la Ĉina Esperanto-Ligo persistos en sia celo: senlace klopodos por amikeco kaj kunlaboro inter la ĉina popolo kaj diverslandaj popoloj, por mondpaco kaj komuna disvolviĝo.

 


Chen Haosu gratulis la 60-jaran jublieon 

 

    Per kunkanto de la bela himno " La Espero", la kunveno finiĝis en granda sukceso. Ni kredas, ke en la venontaj jardekoj ĈEL povas ludi pli bonan rolon en ĉina Esperanto-movado.

 

Redaktorino: Elena

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng