2011-05-24 La 20-an de majo la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) okazigis festkunvenon memore sian 60-jaran jubileon. Pli ol 260 esperantistoj partoprenis la kunvenon. Yu Tao, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de ĈEL prezidis la kunvenon, faris paroladojn Chen Haosu, prezidanto de ĈEL kaj Guo Xiaoyong, konstanta vicprezidanto de la Ĉina Fremdlingva Eldon-Distribua Administracio (ĈFEDA) kaj la unua konstanta vicprezidanto de ĈEL. Ĉeestis la kunvenon Zhou Mingwei, prezidanto de la Ĉina Fremdlingva Eldon-Distribua Administracio, la supra institucio de ĈEL kaj El Popola Ĉinio, Zhao Changqian, eks- vicprezidanto de ĈEL, Shi Qiuqiu, konstanta vicprezidanto de la Pekina Federacio de Soci-sciencaj Rondoj kaj vicprezidanto de ĈEL, Chen Shi, aganta direktoro de El Popola Ĉinio kaj vicprezidanto de ĈEL, Sun Jingli, vicdirektoro de la Fako por Okcidenta Eŭropo kaj Latinameriko de Ĉina Radio Internacia kaj Zhao Jianping, vicprezidanto de ĈEL. Por gratuli la jubileon venis ankaŭ s-ro Renato Corsetti, eksprezidanto de Universala Esperanto-Asocio, s-ro Samdan Tsedendamba, direktoro de prezidanta oficejo de Mongolio, honora prezidanto de la Mongola Esperanto-Ligo, s-ro Ragnar Baldursson, Ministro-konsilanto de la Islanda Ambasado en Ĉinio, s-ro Gabor Nagy, unua konsilanto pri kulturo kaj edukado de Hungara Ambasado en Ĉinio, s-ro Maciej Gaca, kultura konsilanto de Pollanda Ambasado en Ĉinio, s-ro Agou Takashi, vicprezidanto de la Japana Esperanto-Instituto, s-ro Ho Song, vicprezidanto de la Korea Esperanto-Asocio. Antaŭ la ceremonio respondeculoj de koncernaj departementoj de Ĉinio intervidiĝis kun la fremdlandaj gastoj.
 La 20-an de majo en Pekino la Ĉina Esperanto-ligo okazigis la kunvenon memore sian 60-jaran jubileon. |
|
Gvidantoj kaj honoraj gastoj |
|
 Yu Tao, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de ĈEL prezidis la kunvenon |
|
Salutas la ĉeestantojn Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Popola Asocio de Amikeco kun Fremdaj Landoj kaj prezidanto de ĈEL |
|
Zhou Mingwei, prezidanto de la Ĉina Fremdlingva Eldon- Distribua Administracio (ĈFDA), la supra institucio de ĈEL kaj El Popola Ĉinio |
|
 Li Sen (la unua de maldekstre en la antaŭa vico), Laŭlum (la dua de maldekstre en la antaŭa vico) kaj Tan Xiuzhu (la unua de dekstre en la antaŭa vico) ricevis la Dumvivan Honoran Premion, kaj la alia ricevinto ne povas partopreni la kunvenon pro sia malbona sanstato. La premiitoj kunfotis kun la gvidantoj kaj honoraj gastoj. |
|
 Guo Xiaoyong, konstanta vicprezidanto de ĈFEDA kaj la unua vicprezidanto de ĈEL faras raporton nome de ĈEL |
|
S-ro Renato Corsetti, eksprezidanto de Universala Esperanto-Asocio parolas en la kunveno. |
|
Tan Xiuzhu, eksprezidanto de ĈEL kaj prezidanto de la Kontrola Asocio de ĈEL laŭtlegas la salutleteron de s-ro Dasgupta, prezidanto de UEA |
|
 Akademiano de UEA kaj eksĉefredaktoro de EPĈ Laŭlum parolas en la kunveno nome de la ricevintoj de la la Dumviva Honora Premio. |
|
Konstanta komitatano de ĈEL Chen Ji parolas. |
|
 Parolas Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Popola Asocio de Amikeco kun Fremdaj Landoj kaj tiu de ĈEL |
|
 Zhao Changqian (dekstre), eksvicprezidanto de ĈEL kaj Yu Tao |
|
 La filmo "Marŝi kun Espero" rakontas la 60-jaran historion de ĈEL |
|
 Shi Qiuqiu, konstanta vicprezidanto de la Pekina Federacio de Soci-sciencaj Rondoj kaj vicprezidanto de ĈEL en la kunveno. |
|
 Sun Jingli (meze), vicdirektoro de la Fako por Okcidenta Eŭropo kaj Latinameriko de la Ĉina Radio Internacia en la kunveno. |
|
Veteranaj e-istoj |
|
 Kunfotiĝo |
(Raportis Chen Ji kaj fotoj de Liu Sigong, Zhao Xi kaj Li Yuwei)
|